Page 61 - heleco-97
P. 61

tut-germanisma  mitaro,  ankaŭ la komunistaj ideoj pri
            socia justeco kaj finigo de la kapitalista ekspluatado al-

            tiris la favoron de la popol-amasoj. Kiam la komunista
            bavaria  reĝimo  estis  perforte  detruita  de  la  germana
            armeo, Hitlero restis en sia armea taĉmento, al kiu oni

            asignis la taskon spioni la diversajn grupojn kaj parti-
            etojn tiam formiĝantajn. En la plenumado de tiu tasko
            li kontaktis kun la Germana Laborista Partio. Tiu orga-
            nizaĵo estis tiam nur unu el la multaj sektismaj grup-

            etoj kun naciismaj kaj rasismaj ideoj tiam ekzistantaj
            en la lando, kaj laŭ li mem asertis poste en sia verko
            Mein kampf (Mia batalado), vekis lian intereson kaj de-

            cidigis lin aliĝi al tiu grupo la fakto ke en ĝi ne estis
            klara lidereco. Same kiel en la kazo de Mussolino, la
            amo de Hitlero al la patrujo tre estis ligata al lia ambi-

            cio lideri la ŝtaton. Kiam Hitlero aliĝis al la Germana
            Laborista Partio, en aprilo de 1919, membris jam en
            tiu politika organizaĵo, kiu poste iĝos «Naci-socialista

            Partio» aŭ  resume «nazi-partio», Alfred Rosenberg,
            homo kiu poste elstaros kiel mito-kreanto de la german-
            ismo, kaj la sekvan jaron aniĝis ĉe tiu partio aliaj gra-
            vaj  figuroj  kiel  Ernst  Röhm  kaj  Rudolf  Hess.  Röhm

            estis  lidero en tiu  movado de la Freikorps, kaj  Hess
            estis ega mito-maniulo. Rosenberg publikigis en 1930
            sian verkon: «La mito de la 20-a jarcento», per kiu li

            pretendis science pruvi ke estis arjoj Zaratruŝtro, la an-
            tikvaj hindaj bramanoj, la egiptaj faraonoj de la unuaj
            dinastioj, la persa reĝo Ciro, la helenoj de la homeraj

            sagaoj kaj Jesuo-Kristo mem. Poste li verkis aliajn simil-
            tipajn mito-kolektojn kiuj utilis kiel propagando de la
            naziismo dum la daŭro de tiu reĝimo.

            Kiel membro de tio kio baldaŭ estiĝos la Nazi-Partio,
            Hitlero  komencis  politike  aktivadi  en  la  biero-drink-
            ejoj de Munkeno. Ĉiuj kiuj ĉirkaŭis lin, kaj li mem, ko-
            mencis konstati lian eksterordinaran lertecon esprimi,

            altirmaniere kaj demagogie, la plej vulgarajn popolajn
            antaŭjuĝojn kaj rankorojn. Tiele li estis formiĝante kiel
            politika agitisto kaj komencis eliri el anonimeco. Li ha-

            vis la kapon plenan je tiuj ideoj de la tut-germanismo
            kiujn ni priskribis. Inter la tut-germanismaj mitoj, iu
            kiu speciale kaptis lian menson estis tiu koncepto de

                                                              61
   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66