Page 62 - heleco-97
P. 62
la Lebensraum (vivo-spaco). Ĝi rilatas al politikoj kaj praktikoj de koloniigado,
kiuj furoris en Germanio de la 1890-aj ĝis la 1940-aj jaroj. Komence ĝi estis
popularigita ĉirkaŭ 1901, poste ĝi fariĝis politika celo de la Germana Imperiestra
Regno en la unua mondmilito, kiel centra elemento de programo pri teritoria
ekspansio. La ideo de Hitlero pri la Lebensraum, kiun li konsideris necesa por la
postvivado de Germanio estis ke la plimulto de la origina loĝantaro de Centra
kaj Orienta Eŭropo estu retirigata (per amasaj deportadoj al Siberio, ekstermado
aŭ sklaveco) inkluzive de poloj, ukrainoj, rusoj, ĉeĥoj kaj aliaj slavaj nacioj
konsideritaj ne-arjaj. La plano implicus instigi repopoladon de tiuj landoj pere de
germanaj setlantoj. La tuta indiĝena loĝantaro estus malpliigita per malsato, uzante
la agrokulturan pluson por nutri Germanion.
Sed liaj diskursoj ne devis multe insisti pri la mitoj de la germanismo; pri tiu
afero jam la menso de la germanoj estis bone kultivita far la propagando dum
pluraj generacioj. Ĉeftemo de lia politika politika propagando dum tiuj post-
militaj jaroj estis la afero de la Dolchstosslegende (la legendo de la surdorsa ponard-
piko). La germana loĝantaro estis alvenante al la firma konvinko pri tio ke ilia
lando estis surdorse ponard-pikita far tiuj kiujn ili nomis “La krimuloj de no-
vembro”, tiuj kiuj metis finon al la regado de la Kajzero (kvankam ankaŭ al la
milito). Tiu legendo estis disvastigata de multaj malkontentaj militestroj kaj eks-
soldatoj. Multaj germanoj forgesis ke ili ĝoje ricevis la establon de la demokratio
kaj komencis kulpigi la maldekstraron, la liberalulojn kaj la judojn, al kiuj oni
atribuis esti perfidinte la landon de interne kaj riĉiĝinte per la milito. La fortoj de
la ekstrem-dekstraro, kiel tiu partio en kiu membris Hitlero, profitis tiun popolan
anim-staton kaj la ekonomian ruinon de la lando por malstabiligi la ĵus nask-
iĝintan demokration de Vajmaro.
La figuro de Hitlero iom-post-iom estis akirante pli kaj pli da ĉefroleco. Li
intense dediĉiĝis al la partiaj taskoj kaj klare influis sur la nova ideologio. Ko-
mence de la 20-aj jaroj li jam estis skizinte ian partian projekton: kapti la ŝtatan
pov-aparaton; detrui la internajn malamikojn: judojn, marksistojn…; rearmiĝo de
la lando; perforta ekspansio por akiri novajn teritoriojn cele garantii la germanan
estontecon. Inter la partiaj taskoj plenumataj de Hitlero estis la presaro, depost
kiam li alprenis tiun respondecon kreskis la legantaro de la ĵurnalo, la Völkischer
Beobachter (Nacia Observanto) kaj la partia membraro. La 24-an de februaro de
1920 la partio havis gravan asembleon en kiu ĉeestis proksimume du-mil personoj.
Hitlero legis la 25 punktojn de la partia programo en kies kunredaktado li estis
interveninte. La 1-an de aprilo de 1920, laŭ propono de Hitlero, estis aldonita al
la nomo de la partio la terminon “naci-socialista”. Evidente li eltiris instruon el
la revolucio de Bavario kaj komprenis ke estis bona ideo kunmiksi la social-
istajn depostulojn kun la naciismajn. Memorindas ke simile ambigua programo
utilis al Mussolino por ricevi amasan popolan apogon en Italio. Tiutipaj ambiguaj
programoj, kiujn oni povas katalogi kiel “popolismaj”, karakteriĝas pro la manko
62