Page 63 - heleco-97
P. 63

de rigoro, kaj celas trompi la malplej klerajn sektorojn el la popola loĝantaro
            kies apogon oni celas altiri. Hitlero forlasis la armeon kaj plendediĉiĝis al la po-

            litika aktivado. Baldaŭ poste, li organizis taĉmentojn de eks-soldatoj por kon-
            servi ordon en la partiaj kunvenoj, kaj forpeli tiujn kiuj malkonsentis kun la pa-
            rolantoj. La 5-an de oktobro 1921, ĉi tiuj taĉmentoj organiziĝis sub la nomo

            Sturmabteilung (SA), ankaŭ konata kiel la brun-ĉemizuloj pro la koloro de siaj
            uniformoj.  Tre  baldaŭ,  la  SA  ĉesis  limigi  sin  al  sia  rolo  konservi  ordon  kaj
            komencis ataki opoziciajn politikajn grupojn kaj judojn, kio fine iĝis ĝia ĉefa
            agado. Temis pri strategio, jam praktikita de la Fasci di Combattimento en Italio

            por konkeri la straton. En la printempo de 1920, Hitler prenis kiel emblemon la
            Hakenkreuz -la svastikon- kaj la saluton de itala faŝismo per levitaj brakoj.

            Jam komence de 1921, Hitlero estis taksata kiel eminenta oratoro, parolante antaŭ
            pli kaj pli ampleksaj hom-amasoj. Li famiĝis ekster la partio per siaj polemikaj
            diskursoj,  atakante  la  Traktaton  de  Versajlo,  kaj  rivalajn  grupojn  ĉefe  marks-
            istojn kaj judojn. Tiujare, Hitlero persone gvidis la brun-ĉemizulojn en atako

            kontraŭ iu kunsido de bavariaj federaciistoj. Kvankam li restis enkarcerigita dum
            tri monatoj pro la batado de liaj bravulaĉoj al la federaciistoj, elirinte el la prizono
            li montris nenian ajn penton; male, li estis pli preta uzi la perforton kontraŭ siaj

            oponantoj. De tiam, la naci-socialista movado brutale persekutis la kunsidojn
            kaj diskursojn kiuj povus altiri la publikan atenton. En la somero de 1921 Hitlero
            estis la ĉefa oratoro kaj propagandisto de la nazia partio kaj ĉi ties ĉefa akiranto
            de mon-donacoj, sed li ne estis ankoraŭ la oficiala lidero de la movado. Anton

            Drexler, la fondinto de tiu partio, volis limigi la diktatorecan rolon de Hitlero
            sed fiaskis ĉar ĉi tiu ĝuis jam je publika famo, ene kaj for de la partio, tiu per-
            sona eco kiun oni esprimas per la vorto “karismo”. El tiu pov-batalo, Drexler

            rezultis venkita kaj estis retirita el lia posteno de prezidanto. Hitlero iĝis ne-
            diskutebla lidero de la Nazia Partio kaj establis en ĝin la “principon de lider-
            eco” (Führerprinzip), tio estas, la koncepto de senlima aŭtoritato de la estro

            (Führer), al kiu ĉiuj ŝuldas blindan obeon. Ĝis tiam, en tiu partio, samkiel en
            ĉiuj ajn partioj kaj organizaĵoj, estis asembleoj, debatoj, voĉdonado… La “prin-

            cipo de lidereco” forigis ĉion-ĉi, kaj de tiam estis nur la decida volo de la estro.
            Post la kapto de la politika povo far la naziistoj, tiu sistemo etendiĝis, kiel ni
            vidos siamomente, al la tuta germana nacio.
            Dum tiuj unuaj jaroj de la 2-a jardeko, Hitlero atingis pli socian apogon; pere

            de Hess, Göring, Rosemberg k. a. li sukcesis aliri al pli altaj sociaj sferoj, el kiuj
            li povis atingi malavarajn mondonacojn por lia novtipa partio. Kuraĝigita pro
            tiu socia apogo, li komencis prikonsideri la eblecon kapti la politikan povon,
            kvankam lia partio ankoraŭ ne estis la ĉefa politika forto en Bavario kaj krome

            ĝi estis fakte nekonata en la cetero el Germanio. Li serĉis la apogon de la armeaj
            garnizonoj de Bavario kaj en tiu medio li atingis ian sukceson. Inter la gravaj
            armeestroj kun kiuj kontaktis estis la generalo Eriko Ludendorfo, kiu estis rol-

                                                              63
   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68