Page 64 - heleco-97
P. 64
inta en la lasta etapo de la MondMilito en la gvidado de la germana armeo. Sur-
baze de tiu ankoraŭ nesufiĉa apogo en la lando, Hitlero aŭdace kaj malprudente
entreprenis, fine de 1923, aventuron similan al tiu de la Marŝo al Romo de Mus-
solino unu jaron antaŭe.
Verdire, la tiama situacio estis malsimila ol tiu de Italio kaj sufiĉe komplika. La
regantaro de Bavario kun ties armeo troviĝis tiam en situacio de preskaŭ ribelo
kontraŭ la tutlanda, berlina, regantaro. La kontraŭdiroj inter ambaŭ aŭtoritatoj,
la ŝtata kaj la regiona, estiĝis pro la ĥaosa ekonomia situacio rezulte de la militaj
monkompensoj kiujn Germanio devis pagi al Francio laŭ la dispozicioj de la Traktato
de Versajlo. En tiutipaj konfuzaj situacioj ĉio eblas kaj iu aŭdaca elpaŝo povas
sukcesi… aŭ fiaski. Hitlero, kun la kompliceco de la fama eks-militestro Luden-
dorfo decidis riski. Li intencis altiri la bavarian registaron kaj armeon interveni
kontraŭ la ŝtata registaro por kapti la povon eksterleĝe. Post ŝanceliĝo, la bava-
ria kanceliero Gustav von Kahr, decidis ne kunlabori kun Hitlero. Li volis establi
naciistan diktaturon sed sen la naziistoj. Ĉi tio indikas ke la situacio en Germanio
estis matura por drivado al konservativa diktaturo, eĉ faŝism-tipa, sed Hitlero
ne estis ankoraŭ la referaĵo aŭ simbolo de tia solvo; li estis malpli grava ol li pen-
sis en la medioj de la malkontentaj kun la situacio de la lando. Lia eraro estis in-
tenci devigi la bavariajn fortojn sekvi lin; kiam li marŝadis apud Ludendorfo kaj
kun siaj sekvantoj por sekvestri la registaron de Kahr kaj la komandantojn de
la bavaria armeo kaj polico cele kunmarŝi ĉiuj al Berlino, la civilaj kaj milit-
istaj aŭtoritatoj de Bavario reagis kontraŭ la ribelintoj kaj estiĝis pafado en kiu
mortis 14 ribelintoj kaj 4 policistoj. Kompreninte ke la operacio fiaskis, Hitlero
fuĝis kaj kaŝiĝis, sed li estis malkovrita kaj arestita kelkajn tagojn poste.
64