Page 65 - heleco-97
P. 65
Paradokse, tiu fiasko estis grava faktoro de la posta sukceso de Hitlero kaj ties
faŝista partio. La t. n. «Munkena Puĉo» kaj la koncerna juĝo de la kulpuloj al-
tiris la atenton ne nur de tuta Germanio sed ankaŭ internacian. Dum la juĝo, kiu
komenciĝis la 26-an de februaro de 1924, oni permesis al Hitlero paroli senlime,
kio igis ke lia populareco kresku pro lia verva kaj konvinka naciisma diskurso.
Kompreneble, Roza Luksemburgo, Karl Liebknecht kaj la revoluciuloj de Hun-
gario kaj Munkeno ne ĝuis tian toleremon. Estas evidente al kiu flanko kliniĝis
la simpatio de la dominanta sistemo, kaj estas evidenta la klasbatalo kiu sub-
kuŝas en la fundo de la tuta afero. Tion montras ankaŭ la juĝa sentenco: Hitlero es-
tis kondamnita al 5-jara enprizoniĝo en la fortreso de Landsberg kvankam la
konstitucio postulis dumviva enprizoniĝo por tiutipaj deliktoj. Li estis bone traktita
de la gardistoj kaj povis ricevi leterojn kaj vizitojn de siaj admirantoj. Li estis
amnestiita kaj liberita la 20-an de decembro de tiu sama jaro; entute li estis en
prizono dum nur naŭ monatoj.
Dum la restado de Hitlero en Landsberg li dediĉiĝis ordigi siajn politikajn ideojn
kaj registri ilin en la verko Mein kampf (Mia batalado). Tiu verko havis formon
de biografio kaj estis ekspozicio de la nazia ideologio. Li malkaŝe deklaris la celon
de tutmonda superregado far la germana ŝtato: la detruadon de Francio, la ekspansion
easten por la akiro de Lebensraum (vivo-spaco) eĉ elpelante la tieajn enloĝantojn.
Rilate al la interna politiko de la lando li deklaris ke la Deutsches Reich (Germana
Imperio) devos esti regata per diktaturo, kaj ke tiu ŝtato devos esti «rasa ento». Laŭ
li, la arja raso, plejsupera inter ĉiuj, devas superregi la ceterajn. Post lia liberiĝo
el la prizono, Hitlero devis okupiĝi rehavi la kontrolon de la Nazia Partio. Dum
lia enprizoniĝo anstataŭis kaj planis delasi lin aliaj lideroj: Ludendorfo (kiu estis
absolvita en la juĝo pro la Puĉo de Munkeno), Gregor Strasser… Tiam estis
malpermesite al Hitlero paroli publike kaj la registaro estis prikonsiderante la ebl-
econ forsendi lin al Aŭstrio. Li devis penbatali ĝis 1929 por rehavi sian antaŭan
elstarecon kaj por ke la nacia Partio kapablu pribalote konkuri kun la aliaj par-
tioj. Kvankam li, pro sia respekto al la leĝoj atingis la releĝigon de la partio kaj
la permesigon de lia politika agado, lia submetiĝo al la konstitucio estis nur ŝajna:
li nur estis ŝanĝinte sian strategion, ne sian ideologion. Iuj membroj de lia partio
rifuzadis tiun teniĝon, ĉefe la estroj de la brun-ĉemizuloj, kiel Ernst Röhm, kiu
ridindige nomis lin «Adolphe Legalité», sed Hitlero persiste daŭris en sia strate-
gio apogi sin sur la demokratio kaj la balotadoj por aliri al la povo kaj poste de-
trui ilin. Li estis pluverkante sed ankoraŭ ne publikiginte sian biografian libron
Mein Kampf per kiu li malkaŝe eksplicitis siajn verajn planojn.
Estis dum tiuj jaroj kiam Hitlero organizis sian partion land-skale, kaj komencis
krei ĉiutipajn organizojn interne de ĝi: La Hitlera Junularo, la Ligo de Germanaj
Knabinoj… kaj oni establis organizaĵojn en Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, Sarlando,
Libera Urbo Dancigo… Ĉefe, oni establis la SS-n kiel subdivido de la SA; iliaj
membroj devis fari juron de lojaleco al Hitlero kaj baldaŭ ili elstaris pro tio ke
65