Page 66 - heleco-97
P. 66
ili estis pli fidindaj ol la brutalaj brun-cemizuloj. Hitle-
ro sin metis fronte de la nazia hierarkio, kun la titolo
la "Supera Gvidanto de la Partio kaj la SA, Prezidanto
de la Germana Nacia Socialisma Laborista Organizo".
Krome li kreis la "Direktorion de la Regno", konstitu-
itan de la ĉefaj naziaj hierarkoj. Unu el la celoj krei ĉi
tiun ampleksan kaj kompleksan strukturon estis la form-
ado de "ŝtato ene de la ŝtato"; tiamaniere, kiam la na-
ziistoj finfine ekregus, Hitlero povus rapide detrui la res-
publikan strukturon, kaj anstataŭigi ĝin per la struk-
turo de sia partio.
La ambigueco de la naziista programo, miksante social-
istajn kaj naciistajn depostulojn, okazigis al Hitlero pro-
blemojn similajn al tiuj kiuj devis alfronti Mussolino
en la unua etapo de sia regado. Repreninte la kontro-
lon de sia partio, Hitlero asignis al sia eks-rivalo Gregor
Strasser la taskon organizi la naziistan movadon en la
nordo de Germanio. Gregor entreprenis la laboron kun
la helpo de sia frato Otto kaj iu junulo nomata Joseph
Goebbels. Strasser estis firma kredanto je la socialista
enhavo de la partia programo. La 22-an de novembro de
1925, en iu konferenco en Hanovro Strasser deklaris
sian apogon al la ekspropriigo de la posedaĵoj de la no-
belaro pri kiu oni baldaŭ fariĝus plebiscito. Tiamanie-
re, la naziista organizaĵo de tiu norda zono unuiĝis al
la marksistoj en la plebiscita kampanjo pri tiu temo.
Hitlero reagis la 14-an de februaro de 1926 organiz-
ante konferencon en Bamberg, kie li devigis Strasser-n
kaj Goebbels-n malkonfesi ilian programon. La pozicio
de Strasser komplikiĝis kiam, post malmultaj tagoj
Goebbels forlasis lin kaj unuiĝis al Hitlero. Ĉi ties mal-
amikeco kun Strasser daŭre pligrandiĝis. Laŭ la Principo
de Lidereco, Führerprinzip, ĉiam pravas la estro, kaj la
gvidantoj ne estus elektataj de sia grupo sed nomum-
ataj de superuloj; ĉiu povo estus delegata de supre al
malsupre (same kiel en la RomKatolika Eklezio).
Dum la 20-aj jaroj la partio de Hitlero konkuris en la
balotadoj kiel ĉiuj ceteraj partioj. Ĝia propagando pro-
mesadis rifuzi la Traktaton de Versajlo, ĉesigi la pag-
adon de la militaj mon-kompensoj, krei laborpostenojn,
kontraŭbatali la koruptadon kaj kontroli la riĉulojn.
66