Page 67 - heleco-97
P. 67
Subtile, la naziistoj ankaŭ komencis rilatigi la judojn kun la komunistoj kaj la
koruptaj komercistoj, revivigante malnovajn kontraŭjudajn sentojn.
En normalaj cirkonstancoj eble la Nazia Partio ne estus atinginte specialan suk-
ceson, kaj ĝi restus, kiel ĉiuj ceteraj partioj, submetita al la kutimaj soboj kaj
soroj de la lanta evoluado de la politikaj preferoj de la voĉdonantaro. Fakte tia
estis, dum kelkaj jaroj, la sorto de tiu partio. Sed en 1929 la situacio ĉesis esti
normala; okazis mond-skala ekonomia krizo kiu speciale trafis Germanion pro
ĉi ties specifa postmilita situacio. La malboniĝo de la ekonomia situacio favoris
Hitleron. La ekomia malstabileco baldaŭ etendiĝis al la politika tereno. Neniu el
la burĝaj politikistoj atingis sufiĉan parlamenta plimulton por regi la landon. La
prezidento Paul von Hindenburg nomumis Heinrich Brüning-n kiel kancelie-
ron; ĉi tiu, manke de parlamenta apogo devis regi per prezidentaj dekretoj, sed
estante demokrato, li preferis kunvoki novan balotadon esperante atingi la ne-
cesan parlamentan plimulton. En la balotado de 1930 la Nazia Partio restis kiel
dua forto en la lando, kaj la Komunista Partio la tria. De tiam pli kreskis la so-
cia apogo al Hitlero; kelkaj industriistoj komencis financi lian partion.
En la politika tereno, Brüning daŭre restis en nefirma situacio, sen sufiĉa parla-
menta plimulto ĉar nek la naziistoj nek la komunistoj apogis lin, do li plu devis
regadi per prezidentaj dekretoj. Sed en 1932 devis okazi baloto por elekti pre-
zidenton. Hindenburg deziris retiriĝi sed antaŭ la danĝero ke Hitlero atingus tiun
altan postenon, li sin vidis devigita prezentiĝi denove por reelektiĝo. La 25-an
de februaro Hitlero iĝis germana civitano kaj tuj prezentis sian kandidatecon
por la priprezidenteca balotado. Hindenburg estis fama generalo de la Mond-
Milito, la plej prestiĝa figuro tiam en la lando. Do, kvankam Hitlero faris impres-
an pribalotan kampanjon, la olda militisto estis denove elektita por prezidi la
ŝtaton. Ene de la Nazia partio daŭre persistis la rivaleco inter Hitlero kaj Gre-
gor Strasser. Ĉi tiu ne kapablis lideri la organizaĵon sed dume ankaŭ Hitlero ne
povis ellasi Strasser-n ĉar ĉi tiu estis sufiĉe prestiĝa figuro en la partio, en la Par-
lamento kaj en la ĉirkaŭmedio de la Prezidento, kaj krome en la partio havis
potencajn partianojn kiel Röhm.
Post la malvenko de Hitlero en la prezidanteca balotado, la kanceliero Brüning mal-
permesigis la naziajn brun-ĉemizulojn, kies nombro tiam jam estis pli granda ol
tiu de la armeaj trupoj. Sed Hitlero bone sciis intrigi en la ĉirkaŭmedio de la
Prezidento; ankaŭ tie estis rivalecoj inter figuroj kiel Brüning, la Generalo Kurt
von Schleicher kaj Franz von Papen. Frukto de konspiro de Schleicher, Papen
anstataŭis Brüning-n kiel kanceliero kun la apogo de Hitlero; la prezo postulita
de ĉi tiu estis la kunvokado de nova balotado en 1932. Tiam la Nazia Partio rezul-
tis la unua politika forto en la Parlamento, kvankam sen sufiĉa apogo por la reg-
ado. Kun tiu balot-rezulto Hitlero rifuzis apogi Papen-on, kaj postulis la kan-
celierecon por li, kaj rifuzis ankaŭ kunregi kun Schleicher. Antaŭ ĉi tiu nova
fiasko, ene de la Nazia Partio plifortiĝis la grupo de la apogantoj de Strasser, kaj
ĉi tiu komencis publike kritiki Hitleron.
67