Page 68 - heleco-97
P. 68

Ĉar daŭris la politika malstabileco pro manko de par-
                                        lamenta plimulto, oni kunvokis novan balotadon, la
                                        trian en 1932. Ĉi-foje la voĉdonantoj punis Hitleron

                                        pro ĉi ties necedemo; lia partio perdis voĉdonojn kvan-
                                        kam ĝi daŭre restis la unua en la Parlamento. Schleicher
                                        plu konspiradis, ĉi foje por provoki la falon de Papen

                                        siafavore. La Prezidento, nomumis lin la 2-an de decem-
                                        bro de tiu jaro 1932. Estis klare ke tiam la povo estis
                                        nek en la popolo nek en la Parlamento sed en la Prezi-
                                        dento Hindenburg kiu estis tre maljuna kaj facile mani-
                                        pulebla de lia kamarilo. Hitlero komprenis tion kaj entre-

                                        prenis siajn proprajn intrigojn en tiu medio. Li inter-
                                        akordis kun Papen por ke ĉi tiu influu sur la Prezidento
                                        cele defaligi Schleicher-on. Siavice ĉi lasta estis klopod-

                                        ante  subfosi  la  pozicion  de  Hitlero  ene  de  la  Nazia
                                        Partio apogante Strasser-on por la vic-kanceliereco. Mul-
                                        taj membroj de la partio de Hitlero, elrevigitaj, estis for-
                                        lasante ĝin por alkuri al la Komunista Partio. Kvankam
                                        Strasser ne akceptis la oferon de Schleicher, estiĝis gra-

                                        va diskutado de Hitlero kun li, kaj li minacis forlasi la
                                        Nazian Partion. Tre damaĝis la partion la fakto ke la in-
                                        terna kverelo estis publike diskonigata de la presaro.

                                        Hitlero  minacis  sin  mortigi  se  la  tuta  afero  fuŝiĝus.
                                        Strasser havis kontrolon sur iome grava parto el la nazi-
                                        ista strukturo, sed en tiu kriza momento li decidis vo-
                                        jaĝi al Italio por ferii, esperante ke Hitlero alvoku lin

                                        reveni. Sed la Führer ne nur ne alvokis lin, sed profi-
                                        tis lian foreston por eksigi ĉiujn liajn simpatiantojn
                                        el la gravaj postenoj en la partio kaj anstataŭigi ilin

                                        per fidelaj partianoj, kaj kunvokis ĉiujn naziistajn li-
                                        derojn en Berlinon por igi ilin juri personan fidele-
                                        con. Kvar tagojn post la foriro de Strasser, Hitlero
                                        estis finfine preninte la kontrolon de la tuta politika
                                        strukturo de la partio.

                                        La 4-an de januaro de 1933 Hitlero kunvenis kun Papen
                                        kaj interakordis koalicion se Hindenburg nomumus lin
                                        kiel Kancelieron. Papen konvinkis la Prezidenton ke

                                        li kapablus kontroli Hitleron en la regantaro. Demisi-
                                        inte Strasser pro manko de parlamenta apogo, Hinden-
                                        burg aprobis la regantaron de Hitlero en kiu enestis an-
                                        kaŭ  Papen.  Tiele  la  naziista  lidero  iĝis  Kanceliero  de
                                        Germanio la 30-a de januaro de 1933.

                                                        68
   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73