Page 69 - heleco-97
P. 69
Dum la jaroj 1925 al 1933, kiam Hitlero estis baraktante por konservi la kon-
trolon de la Nazia Partio kaj atingi pere de ĝi la politikan povon en Germanio,
Mussolino estis plifirmigante sian faŝistan reĝimon en Italio. Li sciis ke la ek-
zistantaj politikaj institucioj de la lando devis esti ĝisfunde modifitaj aŭ nulig-
itaj se li volus konservi la povon. La procezo de li entreprenita rezultis sukcesa;
la kvar murdo-atencoj kiujn li suferis dum la procezo pli favoris ol damaĝis lian
planon; ankaŭ la reĝo ne estis obstaklo por ties realigo.
Mussolino volis ne kunhavi la povon kun siaj ministroj; en la kunsidoj de lia reg-
istaro ne eblis la normala pritraktado de la politikaj aferoj; la rolo de la ministroj
estis nur sekvi la instrukciojn de la Duce, fakte, li konservis la kontrolon de gra-
vaj ministrejoj. Ankaŭ la rolo de la Parlamento estis tre limigita; tiu asembleo ne
povis pridiskuti ian ajn aferon sen la invito de Mussolino tion fari. Do, la Duce
ne povus esti eksigita pere de parlamenta decido. Per la malpermesigo de la poli-
tikaj partioj de la opozicio, la Parlamento estis konstituita de nur faŝistaj deput-
itoj. Krome, el la civitana voĉdonantaro estis ekskludita plejparto el la laboristaj
klasoj, kiuj antaŭe estis apoginte la maldekstrajn partiojn; ĉiuj kandidatoj devis
esti aprobataj de la faŝistoj. En januaro de la jaro 1939 la Parlamento malaperis
por esti anstataŭata de la t. n. “Ĉambro de Faskoj kaj Korporacioj”. Ankaŭ la juĝ-
sistemo suferis enmiksiĝon de la faŝisma reĝimo: multaj juĝistoj, kiujn la faŝis-
toj konsideris “nedezirindaj” estis forpelitaj el ties funkcio. La enkarcerigo senjuĝe
iĝis normala afero, kaj Mussolino ne hezitis interveni en la verdiktoj kiam tio kon-
venis al li. Por la civitanoj jam ne plu eblis kontraŭi la decidojn de la regantaro.
Registaro kaj Ŝtato estis jam sama afero.
En 1929, Mussolino ŝanĝis sian laborlokon al la palaco Venecio. Kiel oficejo li
uzis la ege granda ĉambro de la Mappamondo, 18 metrojn longa, 15 larĝa kaj 12 alta.
Tiuj kiuj vizitadis Mussolinon devis trairi diagonale tioman distancon por aliri
al lia skribotablo. Eĉ la ministroj ne povis sidi en tiu loko dum ili estis pritrakt-
ante aferojn kun la Duce. Kiam li troviĝis en tiu loko li postuladis absolutan si-
69