Page 70 - heleco-97
P. 70
lenton; li volis ke la publiko pensu ke li estis senlace laborante dum 18 horoj ĉiu-
tage kaj devigis la presaron diskonigi tiun version. Plejparto el liaj vizitantoj ne
povis esti kun li dum pli ol dek-kvin minutoj. Aliri al la Duce estis afero de pres-
tiĝo, kaj alportis multajn avantaĝojn, eĉ financajn. La grado de amikeco estis zor-
ge mezurita kun ĉiu gasto; kun iuj, Mussolino konsentis renkonti ilin ĉe la pordo
de sia giganta oficejo, anstataŭ devigi ilin marŝi la dudek metrojn por aliri al lia
skribotablo (aŭ kuri, kiel li devigis fari al siaj ministroj kaj generaloj).
Mussolini asertis ke li legadis ĉiutage 350 ĵurnalojn. Li volis impresi la raport-
istojn dirante al ili ke li sekvas ĉiujn individue. Zorge analizante la gazetojn, li
pensis ke li bone informiĝis pri la publikaj bezonoj, tamen tio estis nur memtrom-
po: li ofte forgesis, ke la novaĵoj estis fabrikitaj de sia propra gazetara oficejo. La
kampanjo por prezenti Mussolinon kiel superhomon signifis profundan malesti-
mon de la Duce pri liaj faŝistaj kolegoj, ĉar li devis estri per si mem diversajn
ministrajn fakojn. Foje estis kontraŭdiraj decidoj rilate al la diversaj fakoj estritaj
de li. Krome, kiel ĉefministro, antaŭ 1926 li demarŝis ses el la dek tri ministr-
ejoj, kaj antaŭ 1929 li jam akiris du pliajn. Li prezidadis la partion, la Grandan Kon-
silantaron kaj la Landan Konsilon de Korporacioj, krom la registar-kunsidojn.
Inter aliaj institucioj, elstaris lia prezidanteco de la Plejalta Komisiono pri Defen-
do, la Ŝtata Konsilantaro, la Tribunalo de la Ŝtata Fisko, la Armea Konsilantaro,
la Komitato de Civila Mobilizado, kaj ĉiuj ceteraj koporacioj kreitaj post la jaro
1934. Notindas ke tiu agad-maniero, rezulte de malkonfido pri liaj subuloj, ne
estas propra de ĉiuj diktatoroj, faŝistaj aŭ ne: Stalino, Hitlero kaj Franko kutimis
delegi funkciojn en homoj pri kiuj ili konfidis kaj ili okupiĝis nur pri la desupra
70