Page 71 - heleco-97
P. 71
gvidado. Mussolino ofte prenis decidojn senkonsulte
al aliaj ministroj; kiam iuj ministroj evidentigis sian ka-
pablon, pligrandiĝis ilia ebleco esti eksigitaj el iliaj funk-
cioj. Aliaj estis ĉesigitaj pro tio ke ili estis tro popula-
raj. Mussolino ne estis lojala kun siaj oldaj kamara-
doj. Ankaŭ pri tio li ne estis simila al Hitlero, kiu kon-
servis siajn ministrojn dum multaj jaroj.
Mussolino kutime ne komunikis persone la ĉesigon de
la ministroj, ofte la eksigitoj eksciis tion per la pres-
aro. Li ne havis proksimajn kunlaborantojn pri kiuj li
plene konfidus. Estis raraĵo ke la ministroj kunvenu
sen la ĉeesto de la Duce, kaj se tio okazus iam, ili tuj
iĝus suspektindaj je konspiro. La centralizo de la povo
kun Mussolino tiome estis granda ke kiam li troviĝis
for de Romo, plejparto el la itala administracio rest-
adis senfara. Ofte li ne bone konis la pritraktatajn te-
mojn kaj liaj interparolantoj ne ricevadis klarajn instruk-
ciojn pri la maniero atingi la konkretajn rezultojn de
la prenitaj decidoj. Tio igis ke, en la realo, por iuj
gravaj aferoj estis kvazaŭ ne ekzistus regantaro.
Grava elemento por la subteno de la faŝisma reĝimo
estis la kulto al la Duce. Abundis statuoj liaj, multaj
stratoj kaj placoj portis lian nomon, kaj la Mont Blanc
estis konata kiel «Monto Mussolino». Abundis slo-
ganoj dirantaj: «Mussolino pravas ĉiam», kaj kun dir-
aĵoj liaj: «Kredi, obei, batali»; «Vivu danĝere»; «Prefer-
indas konduti unu tagon kiel leono ol centon kiel ŝaf-
ido»… La kino-spektantoj devis ekstari kiam aperis
film-bildoj de la Duce. En la presaro la vorto DUCE
aperadis kun majusklaj literoj post lia nomo. Mult-
sence, tiu kulto funkciis kiel oficiala religio de la faŝ-
ismo, kaj ofte, la sola kriterio de politika lojaleco postul-
ita de la reĝimo estis la publikaj laŭdoj al la grandeco
de la Duce. La eldonistoj ricevadis detalajn instruk-
ciojn antaŭ la publikigo pri tio kion ili devus aŭ ne pu-
blikigi. La informiloj ludis gravan rolon en la kreado
kaj disvolvado de la kulto al la Duce. La celo estis
atingi popolan apogon por la diktatoro kaj superi ties
eblajn rivalojn, emfazante liajn «superhomajn» talen-
tojn. Oni devis ne prezenti Mussolinon kiel iun ajn alian
politikiston, sed kiel aŭtentan savanton de Italio, homo
71