Page 72 - heleco-97
P. 72
elektita de la destino por savi la landon el la socialista minaco kaj la koruptitaj de-
mokratiaj politikistoj por restaŭri la gloron de Italio. Li estis la nova cezaro, iu ge-
nia homo, homo de agado, klera, mondfama ŝtatisto plendediĉita al la renaskiĝo
de Italio. La ĵurnalistoj kiuj ne tre volontis alĝustiĝi al tiu linio fiksita de la faŝ-
ismo estis ĉesigitaj kaj ekzilitaj al la aridaj insuloj Liparo kaj Lampeduso. Al la
fremdaj ĵurnalistoj oni pagadis, timigadis aŭ elpeladis el la lando.
En la faŝisma Italio ne ekzistis iu mastro de la propagando kiel la germana Joseph
Goebbels. En marto de 1933 ĉi tiu estis nomumita ministro de propagando de
Germanio kaj de tiam li efektivigis totalan kontrolon de la intelekta kaj kultura
vivo de la lando. Goebbels estis humildevena homo kiu iĝis unu el la malmultaj
intektuloj de la nazia reĝimo. Lia komplekso de malplivaloreco pro siaj fizikaj limoj
igis lin acid-karaktera homo kaj fanatika kontraŭjudo. Li ĉiam estis radikala nazi-
isto kiu senkondiĉe apogis Hitleron. Ekde 1930 kiel ministro de propagando li
uzis ĉiujn rimedojn por potencigi la nazian partion en la balotadoj; li lerte sciis
profiti la malamon de la germanaj meza kaj popola klasoj. Goebbels kreis la
Ĉambron de Kulturo de la Reich por strikte kontroli la popolan kulturon. Kiam
li vizitis Romon en 1931, li ne estis impresita de la propaganda aparato de la
reĝimo. Tamen en 1926 la faŝista reĝimo jam estis uzante ĉiujn propagand-
rimedojn je kiuj ĝi disponis por disvastigi siajn mesaĝojn. En 1933 Mussolino
nomumis sian bofilon Ciano kiel estron de la Presar-Oficejo kiu ankoraŭ estis
iu organo kontrolita de la registrarestro.
Ciano, kiu estis studinta la germanan modelon, rapide plietendigis la funkciojn
de la Presar-Oficejo al la radio kaj la kino. En junio de 1935 Mussolino kaj
Ciano kreis novan Ministrejon de Presaro kaj Propagando. La italaj ĵurnaloj su-
gestis ke la Duce estis ne-erarebla. Iu ideo kiun Mussolino instigadis per frazoj
kiel: Ofte mi volus ne pravi, sed ĝis nun neniam okazis tio kaj la eventoj rezul-
tis al mi tiel kiel mi estis aŭgurinte. Ne sufiĉis prezenti Mussolinon kiel homon
de agado, li devis esti ankaŭ klera homo. Oni informis ke li estis leginta (kaj
asimil-inta) la 35 volumojn de la Itala Enciklopedio kaj la tutaĵon de la
klasikuloj de la eŭropa literaturo inkluzivante la kompletan verkaron de Ŝekspiro.
Oni prezentadis lin ankaŭ kiel virtuozan violon-ludanton. La oficialaj foto-
grafaĵoj prezentadis lin kiel lerta ĉeval-rajdanto, tenisisto, piloto aŭ skermo-
majstro, samkiel fortika atleto kaj kapabla inspekti la trupojn plej rapide. Tre
plaĉis al Mussolino ke oni komparu lin kun Napoleono Bonaparto, kiu, laŭ iuj
faŝistaj studoj, estis reale italo. Aliaj asertadis ke oni ne devus malrangigi
Mussolinon komparante lin kun nur unu imperiestro; li estis, reale, kompendio
de ĉiuj ĝis tiam ekzist-intaj imperiestroj.
Liaj diskursoj sonadis kiel ĵurnalaj fraz-titoloj, kaj uzadis senartifikajn asertojn
per tre limigita terminaro. Ĝenerale lia tono estis agresa kaj tre altira, liaj pu-
blikaj diskursoj karakteriziĝis pro la teatreco de lia elparolado ekde la balkono
kiun li nomis «sia scenejo». Li paroladis per kurtaj kaj stridaj frazoj, akompan-
72