Page 73 - heleco-97
P. 73
itaj de akraj gestoj per lia dekstra mano. Ofte li faradis
dramecajn paŭzojn, kun sia kapo en alte, la torso rigida
kaj la brakoj anse metitaj, kun insolenta aspekto. Oni di-
ris ke lia histrioneco ne estis pozo sed lia vera naturo.
Lia frato Arnaldo priskribis lin kiel iu duondio kiu super-
rigardis ĉiujn, kiu sciis ĉion okazantan en Italio kaj es-
tis, krome, la plej grava ŝtatisto de Eŭropo.
Margherita Sarfatti, amantino de Mussolino, verkis bio-
grafion lian titolitan Dux, kiu konstituis veran hagio-
grafion; per ĝi oni priskribis Mussolinon tiamaniere: «Ro-
miano laŭ spirito kaj vizaĝ-aspekto, Benito Mussolino
estas la reviviĝo de la itala arketipo, kiu reaperas foj-
foje laŭlonge de la jarcentoj». Tamen, kiam ŝi estis for-
lasita de la Duce, Sarfatti asertis ke la libro estis ia «rid-
inda rubaĵo». La espero de Mussolini, ke li estus la ideala
bildo por ĉiuj kaj la troigaj asertoj pri lia figuro, montris
ne nur lian vantecon, sed ankaŭ lian misan taksadon pri la
publiko. Fakte, li asertis ke la popolo estas stulta, mal-
pura kaj mallaborema. La faŝista propagando atribuis al
Mussolino la kvalitojn de iu sanktulo aŭ iu dio. Proksim-
ume tridek milionoj da bildoj de la Duce komencis cirkuli
en klara ekzemplo de la sakraligado de la politika vivo. Iu
el la personoj kiuj komencis kolekti bildojn de la Duce
estis iu 14-jara infanino nomata Clara Petacci, kies devot-
eco al Mussolino igis ŝin kunsuferi lian tragikan finon.
Kelkfoje la bildo de Mussolino estis procesie portata sur-
strate kvazaŭ temus pri bildo de sankta patrono: la cete-
raj faŝistoj devis esti konsideritaj kiel liaj sacerdotoj kaj
akolikoj. Iu multenombra sekvantaro sekvis kaj ĉirkaŭis
lin dum liaj diskursoj kaj publikaj aktoj por lin aplaŭdi.
Poste, kelkaj faŝistoj konsideris ke tiu procezo de idola-
trio estis iu el la grandaj eraroj de la reĝimo. Se kon-
sideri ke tiu propagando kontribuis konvinki grand-
nombron da italoj ke ne ekzistis alternativo al la faŝista
reĝimo, ni devas konkludi ke Mussolino pravis kiam li
diris ke la popolo estas stulta.
Ankaŭ Hitlero devis politike manovri por plifirmigi sian
ĵus akiritan ŝtatan povon komence de la jaro 1933. Dum
la antaŭaj jaroj, li evidentigis eksterordinaran politikan
saĝon kaj mankon je etiko en la politika agado. Tamen
tio ne sufiĉis por atingi la povon; estis necese ke li mem
73