Page 75 - heleco-97
P. 75
deklaris ke oni trovis evidentecon de komunista konspiro por perforte alsalti la
povon. La naziistoj estis kreintaj tion kion oni prikribis kiel «kontraŭkomunistan
histerion». Ni devas noti ke krei tian senton estas, ĝuste, la baza celo de la
faŝismo. Aliflanke, la malakordo inter komunistoj kaj socialistoj malfortigis la
germanan maldekstraron.
En tiuj cirkonstancoj, la 27-an de februaro iu juna nederlandano, Marinus van der
Lubbe, incendiis la Reichstag-n, la germanan parlamentejon, ŝajne kiel protesto pro
la subpremado kiun estis suferante la laboristklaso. Tiu ulo havis nenian rilaton
kun la germanaj komunistoj kaj, fakte, ŝajnas ke li kontaktis kun membroj de la
SA en la tagoj antaŭ la incendio. Hitlero ignoris la evidentecon ke Van der Lubbe
agadis sola kaj konkludis ke temis pri la unua akto de la kapto de la povo far la
komunistoj. Tio konstituis oportunan pretekston por meti finon al la Konstitu-
cio de Vajmaro kaj forbalai la opozicion. Hindenburg, laŭ peto de la naziistoj,
subskribis la «Dekreton pri Protekto de la Popolo kaj la Ŝtato». Ĝi signifis la ĉes-
igon de politikaj liberecoj kaj la plifortigon de centra povo. Per la dekreto ĉesis
ĉiuj konstituciaj garantioj, kaj la Centra Registaro rajtis preni la kontrolon de
ĉiu ajn provinca registaro kiu ne kapablus restarigi la publikan ordon. Krome
oni limigis la personajn rajtojn: libera esprimado, presaro, manifestacioj… la
aŭtoritatoj povis interveni la privatan interkomunikadon, traserĉi la loĝejojn kaj
aresti la personojn sen juĝa ordono.
En tiuj specialaj cirkonstancoj okazis la balotado de la 5-a de marto de tiu jaro
1933. En ĝi estis ega partopreno, 88 elcente el la voĉdonantaro. Ankaŭ la grado
je perforto estis alta: 50 kontraŭ-naciistoj kaj 18 naziistoj mortis en surstrataj ba-
taloj. La balota rezulto iome elrevigis la naziistojn; la voĉdonoj favoraj al ili kres-
kis el 33 elcento al 43,9. La katolika partio plialtigis siajn 4,2 milionoj da voĉ-
donoj al 4,4. La socialdemokratoj perdis 70.000 voĉdonojn sed ili ankoraŭ estis la
dua politika forto. La komunista partio perdis milionon da voĉdonoj, atingante 4,8
milionojn, deca rezulto se konsideri ke ĉiuj komunistaj lideroj estis enkarcerig-
itaj. Por Hitlero estis malbona rezulto ĉar por modifi la Konstitucion estis necesaj
du trionoj el la parlamentanoj. Do li elpensis artifikon por ke la Parlamento leĝe
aprobu la starigon de diktaturo. Li proponis leĝon kiu rajtigu la registaron regadi
diktatorece dum kvar jaroj; tiutipa leĝo eblis en la kadro de la Konstitucio sed
por ties aprobo estis necesa la aprobo aŭ sindeteno de du trionoj el la parlament-
anoj. Kiam la Parlamento kunvenis por prikonsideri tiun leĝo-proponon, la naziistoj
forĵetis sian maskon de modereco kaj montris sian veran vizaĝon: oni ne permesis
eniri la komunistojn (tiujn kiuj ankoraŭ ne estis en prizono), dum la cetero el la
deputitoj estis timigitaj far la membroj de la SA kiuj ĉirkaŭis la konstruaĵon.
Spit’ al ĉio, Hitlero daŭre bezonis du trionoj el la voĉdonoj, kaj ne kalkulante
kun la apogo de la socialdemokratoj, estis necesa al li la apogo de la Centra Par-
tio. Por atingi ĝin Hitlero promesis respekti la rajtojn de la Katolika Eklezio kaj
subteni la moralajn kaj religiajn valorojn. Temis pri promesoj kiujn li ne pensis
75