Page 15 - heleco
P. 15
ĉar la malamikoj de la Konestablo kapablis entrepreni ĉiajn intrigojn por ruin-
igi lin, sed ankaŭ povas esti vera, la ministro estis tute kapabla lasi sin aĉeti se la
pago estus konvena por li.
En la disvolviĝo de tiuj kvereloj inter la nobelaro de la regno, plurfoje la mal-
amikoj de Álvaro de Luna sukcesis premi la feblan reĝon por ke ĉi tiu provizo-
re apartigu la Konestablon. Sed krom tio ke tiu nobeloj ne estis malpli ambiciaj
kaj monavidaj ol la privato, ili ne havis la lertecon kaj kapablon por la regado
kaj la milito. Rezulte de tio ĉiam Álvaro sukcesis disbati la intrigojn maĥinaci-
itajn kontraŭ li kaj rehavi la reĝan favoron. Post la morto de la reĝino Maria de
Aragonio, la Konestablo aranĝis novan edziĝon de la reĝo kaj tiucele li serĉis
princinon kiu favorus siajn interesojn. Sed ĉi-foje la ministro eraris ĉar la nova
reĝino, Izabela de Portugalio, fine estis la plej danĝera el liaj malamikoj.
Edziniĝinta al la reĝo Johano en 1447, dum la sekvintaj ses jaroj ŝi naskis al li
du gefilojn. La plejaĝa, Izabela, estis poste la fama reĝino Izabela la Katolika.
Dum tiuj ses jaroj, ĝis 1453, Izabela de Portugalio dediĉiĝis konspiri kontraŭ la
privato Álvaro per metodoj tiom efikaj kaj malhonestaj kiel tiuj uzataj de li
dum la antaŭaj jardekoj por konservi la reĝan favoron. Fine la Konestablo estis
viktimo de konspiro organizita de la reĝino. Ŝi konvinkis sian edzon pri la kon-
veno kaj neceso nuligi la potencan ministron. Okazis ke ĉi tiu estis tiom efika
dum sia demarŝado de la regno ke tre estis plifortiginta la reĝan povon kaj nul-
iginta kaj potencajn feŭd-sinjorojn, t. e. de tiam la reĝo jam ne plu bezonis lin
por sia defendo. Estante en Burgoso, Álvaro estis arestita laŭ ordono de Johano
la 2-a. Malmultajn tagojn poste, sekve de rapida proceso, li estis senkapigita en
Valladolido la 2-an de junio de 1453. La reĝino ne multe ĝuis sian venkon. Unu
jaro poste mortis la reĝo mem, kaj ŝi restis kun siaj gefiloj apartigita de la kort-
ego de Henriko la 4-a, la unuenaskita filo de ŝia edzo.
La regno refalis en politikan ĥaoson; reestiĝis la civila malkonkordo kaj humil-
igo de la reĝa aŭtoritato. Nova generacio de ambiciaj kaj koruptaj nobeloj igis
la 20-jaran reĝadon de Henriko la 4-a same malstabila kia estis tiu de lia patro
Johano la 2-a, kaj ĉi-foje estis neniu lerta politikisto kia la Konestablo Álvaro de
Luna por bridi ilin. La ĉefroluloj de la novaj intrigoj kaj konspiroj estis Juan Pa-
checo, markizo de Villena, ĉi ties frato Pedro Girón, Majstro de la ordeno de Cala-
trava, la klano de la Mendoza-anoj, Beltrán de la Cueva, Alfonso Carrillo ĉefepis-
kopo de Toledo… La objekto aŭ celo kiun volis atingi tiuj altranguloj estis, kom-
preneble, la kapto de la politika potenco en Kastilio, kiel privato de la reĝo, kun
sama povo kaj influo kiel havis Álvaro de Luna kaj riĉiĝi per tiu posteno same
kiel estis riĉiĝinta li.
En la intrigoj kaj bataloj por superregi en la ĉirkaŭo de la reĝo ludis gravan rolon
influi en la elektado de edzino por la monarko. Ĉiu nobela klano havis sian kan-
didatinon al tiu posteno. Henriko jam estis edziĝinta al Blanka de Navario en
1440 dum la reĝado de Johano la 2-a en Kastilio kaj la privateco de Álvaro de Lu-
15