Page 14 - heleco
P. 14
estis fajra koro kaj malvarma kaj decidita inteligento. Li
bone montris tion, kiam, post la reĝa kronado de Johano
la 2-a en 1419, li sciis fiaskigi la kortegajn intrigojn kun
granda lerteco, savi la junan suverenon kaj defendi ties per-
sonon en batalo en Montalbán en 1420. Post ĉi tiu feliĉa in-
terveno, Álvaro estis premiita per la absoluta fido de la mo-
narko kaj estis nomumita Konestablo, la plej altranga ar-
mea titolo en tiu tempo en Kastilio, kaj la ricevis la tito-
lon de grafo de Santisteban en 1423. Ni temas pri epoko
kiam la reĝa aŭtoritato estis tre malpliigata de la potenco
de la feŭd-sinjoroj, kiuj konkurencis inter si kaj kontraŭ la
krono por politika povo kaj kontrolo de la teritorio.
De tiam, fakte, dum la sekvintaj tri jardekoj la historio de
la regno de Kastilio estis sinsekvo de intrigoj, bataloj kon-
traŭ la najbaraj regnoj de Aragonio kaj Navario, ribeloj de
feŭd-sinjoroj… La privato Álvaro de Luna sciis iĝi nepre
necesa por la reĝo Johano. Ĉi tiu plu kaj pli devis pagi al
la Konestablo pro tiom valoraj servoj. Interalie, Álvaro ri-
cevis la tre altrangan titolon de Majstro de la ordeno de
Sankta Jakobo. La politika potenco de la Konestablo estis
absoluta kaj profitis tion por ege riĉiĝi kaj favori siajn parti-
anojn de la nobelaro kiuj apogadis lin kontraŭ aliaj nobelaj
klanoj. Tiome granda estis la influo de Álvaro kun la re-
ĝo, kiu cedis al ĉiuj petoj de la ministro, ke estis onidiro en
la lando ke ambaŭ viroj estis seks-amantoj. Inter la postuloj
kiujn la Konestablo faris al la reĝo, kiel pago pro liaj alt-
valoraj servoj, estis la donaco de iu kastelo kaj ties ĉir-
kaŭaj teroj kiuj apartenis al la posedaĵoj de la reĝino
Maria de Aragonio, t. e. la bienoj kiuj devis provizi la viv-
rimedojn de la reĝa edzino kaj ties servistaro.
Krom lerta politikisto, Álvaro de Luna estis ankaŭ sperta
militisto. Post solvi la militajn problemojn kontraŭ Arago-
nio kaj Navario, en la jaro 1431 li entreprenis militan kam-
panjon kontraŭ la maŭra regno de Granado, la sola maŭra
teritorio tiam ekzistanta en la Iberia Duoninsulo, kaj atingis
notindan venkon en La Higueruela. Sed tiu venko, kvan-
kam alportis la konkeron de iom da maŭra teritorio, ne
kulminis per la esperita finigo de la muzulmana ĉeesto en
Hispanio. La malamikoj de la ministro akuzis lin lasi sin
subaĉeti de la maŭra reĝo de Granado por haltigi la kam-
panjon sen tia venka kulmino. La akuzo povas esti falsa,
14