Page 13 - heleco
P. 13
La korupto en Hispanio ne estas moderna afero, kaj ne havis subitan aperon en iu
konkreta historia momento; ĝi venas “ekde ĉiam”. Respegulas ĉi tion la fakto ke
ekzistas en la hispana literaturo iu tradicia novel-stilo konata kiel Pikareska ro-
mano, al kiu apartenas gravaj verkoj kiaj Lazarillo de Tormes, Guzmán de Alfa-
rache, La Celestina, k. a. kiuj priskribas socian fonon en kiu oftas la korupta ten-
iĝo de ĉiutipaj personoj de pasintaj epokoj. La fakto ke en Hispanio oni verkis
tiujn pikareskajn rakontojn, kiuj gloras la trompadon, anstataŭ librojn, kiuj glo-
rus laboron, montras ke la regantaj valoroj en ĉi tiu socio ne estas tiuj de honest-
eco, honoro, laboremo... La literaturo montras kiel vidas sin mem la lando kaj kiel
taksas sin mem la landanoj. Ni ne forgesu ke dum multaj jarcentoj la hispana teri-
torio estis scenejo de intergentaj militoj en kiuj la rabado kaj dispredado de alies po-
sedaĵoj estis kutima afero, kaj poste Hispanio konstruis imperion bazitan sur la
rabado, predado kaj ekspluatado de aliaj teritorioj, ĉefe en Ameriko.
Do, ekde kiam ni komencu nian raportadon pri tiu temo de la koruptado? Ni ne
komencu per la mezepokaj jarcentoj; ne estas agrable malkovri ke Rodrigo Díaz
de Vivar, la fama Cido, ne tiel estis la kavalireca kaj nobla figuro kiun prezen-
tas pri li kelkaj legendoj kaj iu itala-usona filmo de la jaro 1961. Krome pri la
epoko de la Cido tre malabundas dokumentaro. Ni komencu, do, per alia epoko
kaj per alia gravulo pri kiuj ekzistas pli abunda dokumentaro, konkrete la 15-a
jarcento kaj la Konestablo Álvaro de Luna (1390-1453). Li estis grava figuro en
la kastilia politiko en la unua duono de la 15-a jarcento, Álvaro estis agema viro
kiu atingis politikan potencon kiel favorato de la reĝo Johano la 2-a de Kastilio.
Li regadis dank’ al sia kapablo, ne nur por kontentigi sian egan ambicion, sed
ankaŭ por defendi la reĝan aŭtoritaton.
Álvaro estis filo, kvankam bastarda, de nobelo kaj orfiĝis kiam li estis tre juna.
Danke al sia familio, Álvaro ricevis fajnan edukadon kaj estis enkondukita en
la kastilian kortegon kiel paĝio de la juna princo Juan, filo de Henriko la 3-a. Li
sciis gajni la simpation de la princo per sia afabla traktado, siaj allogaj moroj
kaj eĉ per sia kulturo, ĉar li multe legis kaj konis sufiĉe bone la verkistojn de la
unua itala renesanco. Sed malantaŭ la ekstera aspekto de tiu agrabla kortegano,
13