Page 100 - heleco
P. 100
kaj poraliancanaj sektoroj. Por ruinigi la german-favoran
influon de la ministro Serrano Suñer, la 7-an de aprilo
1941, la Britio donis al Hispanio kreditojn kun valoro de du
milionoj kaj duono da sterlingaj pundoj. La premo sur
Franco pliiĝis kiam fine de aprilo ekis grava interna lukto
post kiam la generalo Juan Vigón diris al li ke, se li ne
ĉesigus la potencon de Serrano Suñer, la armeaj minis-
troj demisius. La rezulto de la krizo estis unu el la unuaj
fruktoj de brita plano, ellaborita dek monatojn pli frue, por
subaĉeti gravajn elementojn de la hispana ĉef-komando.
Kiel estis neevitebla, kiam temis pri subaĉetaĵoj, Juan
March ne estis malproksime de la intrigo. Kun sia senerara
kapablo aliĝi al la venka teamo, March kredis ke Britio
poste gajnos la militon kaj decidis doni sian financan
subtenon al la brita regantaro. La cerbo de la plano estis
kapitano Alan Hillgarth, maramea ataŝeo ĉe la brita ambasado
en Madrido de 1939 ĝis 1943, kaj efika estro de brita spion-
servo en Hispanio. Hillgarth lernis multon pri Juan March
dum sia tempo kiel konsulo en Majorko kaj konsideris
lin “integra kanajlo”.
La rilato de Hillgarth kun March ebligis munti la subaĉet-
operacion por plifortigi la opozicion de gravaj generaloj al
Serrano Suñer kaj al la eniro de Hispanio en la militon. Pere
de Antonio Aranda, ili fine disdonis dek-kvar milionojn da
dolaroj inter la generaloj José Varela, Luis Orgaz, Alfredo
Kindelán kaj Carlos Asensio, kolonelo Valentín Galarza kaj
Nicolás, la frato de Franco. La ideo korupti hispanajn
oficialulojn pli verŝajne venis al March, kiu konis la povon
de sub-aĉeto pli bone ol Hillgarth. La financaj garantioj de
March al la armeaj konspirantoj printempe de 1936 montris
al li ke ili pretas preni lian monon. La britoj entuziasme
akceptis la ideon disdoni tian kolosan sumon, taksante la
ricevantojn kiel “grupo da koruptaj generaloj”, “aro da mizer-
uloj”. La ricevantoj pensis ke la mono venis, ne de la brita
registaro, sed de March: Nicolás Franco ricevis du milionojn
da dolaroj, Aranda pliajn du, same kiel Varela; Galarza,
unu milionon, kaj Kindelán, duon-milionon. Timante ke la
eksigo de Serrano Suñer igus lin ostaĝo de la monarkiismaj
generaloj, Franco nomumis du aliajn falangistajn ministrojn:
Miguel Primo de Rivera, kiel ministro pri Agrikulturo, kaj
José Luis de Arrese, Ministro Sekretario de la Falango.
100