Page 98 - heleco
P. 98

de la Vento kiu enhavis multajn artaĵojn de granda valoro.
                                   La grafo de Almenas mortis en 1940. La bieno estis vendita
                                   de  la  familio  Franco  en  1988  kontraŭ  320  milionoj  da

                                   pesetoj.
                                   Franco ekposedis ankaŭ “donacon” kiu estis rezulto de
                                   miksaĵo de korupto kaj servila flatado. Julio Muñoz Aguilar,
                                   provinca guberniestro de Korunjo, kaj Pedro Barrié de la

                                   Maza, loka entreprenisto, organizis "popolan" kvestadon,
                                   en  teorio  por  ke  la  homoj  de  la  provinco  povu  esprimi
                                   sian dankemon al Franco pro tio ke “li savis ilin”. La en-

                                   spezo estis destinita al la aĉeto kaj ampleksa renovigo de
                                   grandioza grandbieno, la Pazo de Meirás, kiu apartenis al
                                   la galica romanverkistino Emilia Pardo Bazán. La domo estis

                                   sur tereno de 110.000 kvadrataj metroj. La reformoj estis
                                   kontrolitaj de Carmen Polo, kiu, dum la procezo, ricevis
                                   multajn donacojn. Kelkaj el la kontribuoj al la kvesto estis

                                   libervolaj, kvankam multaj el la donacoj estis akiritaj per
                                   devigo kaj, en la kazo de publikaj dungitoj, la kvanto de
                                   iliaj “donacoj” estis subtrahita rekte de ilia salajro; aliaj
                                   kontribuis  pro  timo  esti  akuzitaj  je  mallojaleco.  Muñoz

                                   Aguilar estis rekompencita per la lukraj postenoj de estro
                                   de la Civila Domo de la Generalego kaj administranto de la
                                   Nacia Heredaĵo de la aktivaĵoj kaj artaj trezoroj de la reĝa

                                   familio. Barrié de la Maza poste ricevis nobelan titolon de
                                   Franco.  Iu  propagandisto  de  Franco  verkis  artikolon
                                   laŭdante la aŭsterecon de la estro kaj deklarante ke lia nura

                                   riĉaĵo  estis  lia  armea  salajro  de  1.500  pesetoj  monate.  La
                                   Pazo de Meirás, kiu ricevis helpon de la Diputacio kaj la
                                   Ŝtato, fariĝis lukra agrokultura bieno kaj somera loĝejo
                                   por  la  familio  Franco,  kun  la  preteksto  ke  ĝi  estas  la

                                   loĝejo de la ŝtat-estro, kvankam poste oni sciis ke Franco
                                   fraŭde metis la bienon sianome.
                                   Grava fonto de la enspezoj de Franco estis lia alproprigo

                                   de kvestoj teorie organizitaj por kovri la koston de la milit-
                                   investo. Ĝenerale, la kontribuo al tiuj iniciatoj estis deviga.
                                   La enspezo estis normale konservita sekreta, kio faciligis la

                                   transdonon de la mono al unu el la bankkontoj de Franco sub
                                   la nomo de “Nacia Kvesto ĉe la Dispono de Generalo Don

                                   Francisco Franco Bahamonde”. Ĉi tiu kontonomo poste estis

                                   ŝanĝita  al  “Donacoj  je  la  dispono  de  la  Ŝtatestro”.  Per
                                   parto de tiu mono, Franco aĉetis grandan bienon nomatan

                                                        98
   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103