Page 95 - heleco
P. 95
kulpaj je armea ribelo, pro kiu ili devis esti submetitaj al militkortumoj kaj
kondamnitaj al morto. Tiu fikcio estis la bazo por la miloj da procesoj kiuj okazis
post la milito. Ofte oni rifuzis al la akuzitoj la ŝancon defendi sin. La militistaro
elektis la juĝiston, la prokuroron, kaj la defendan advokaton, kiu ĉiam estis
malĉefa oficiro de la juĝisto kaj la prokuroro. La proces-proceduro kutime limiĝis
al legado de la akuzo, sen prezentado de pruvoj. La akuzitoj ne rajtis voki atestantojn
aŭ prezenti ajnan pruvon. Kaj ne eblis apelacii.
La subpremado ne estis limigita al teroro; la frankisma diktaturo ankaŭ estis ŝtel-
reĝimo. Centmiloj da homoj perdis sian vivrimedon kiam publikaj laborpostenoj
iĝis la monopolo de ofte nekvalifikitaj subtenantoj de la reĝimo. Amasa forkapto
de posedaĵoj okazis per la jura aberacio de la t. n. Leĝo de Politikaj Respondecoj,
kiu garantiis la punon de ajna respublikano kiu kontraŭstaris la militan ribelon aŭ
kiu faris la “krimon” de “grava pasiveco” ne apogante ĝin. La sankcioj konsistis el
troaj monpunoj aŭ la konfisko de aktivaĵoj kiel firmaoj kaj domoj kaj ankaǔ mebloj,
vazaĵoj kaj manĝilaĵoj, bankkontoj kaj akcioj. La leĝo estis ilo de sistema
ĉantaĝo kiu ne nur punis la venkitojn, sed ankaŭ igis ilin pagi la koston de la
milito kiun oni faris kontraŭ ili. Ĝi estis aplikita retroaktive kaj agadoj kiuj estis
perfekte laŭleĝaj tiutempe estis krimigitaj, kiel aliĝo al politika partio aŭ rolado
en registara pozicio. La monpunoj truditaj al la mortaj aŭ ekzilitaj respublikanoj
estis kolektitaj per la konfisko de la havaĵoj de iliaj familioj.
Dum la jaroj de 2-a Mondmilito, estis eksportitaj urĝe bezonataj agrikulturaj produktoj
por pagi la ŝuldon de Franco al Hitler. Franco, kiu konsideris sin genia ekonomikisto,
haste adoptis faŝism-stilajn aŭtarkiajn politikojn, sen konsideri, ke Hispanio ne havis
la necesan teĥnologian kaj industrian bazon. Iu amiko de la diktatoro, la ministro
pri industrio kaj komerco Juan Antonio Suanzes, estis anstataŭigita de la eĉ pli
nekompetenta Luis Alarcón de la Lastra, aristokrata terposedanto. La nova estro
de la fisko, José Larraz, sufiĉe kompetenta ministro, estis konsternita kiam la ŝtat-
estro klarigis sian alvokiĝon al aŭtarkio kaj sian konvinkon ke Hispanio baldaŭ
estos granda milita potenco. Franco diris al la ministro ke li rifuzis peti kreditojn
eksterlande kaj ke por pagi la ĝeneralan modernigon de la armeo sufiĉas presi
monon. Larraz ege surpriziĝis pro la nescio de la ŝtatestro, kaj plue maltrankviligis
lin la senutilaj registaraj kunvenoj en kiuj Franco aranĝis siajn planojn kaj la nura
konsiderado estis en tiaj aferoj kia la prezo de la tol-ŝuoj. La provoj de Larraz
trudi severan kaj realisman ekonomian politikon koliziis kun la deliraj fantazioj
de Franco. Ekzemple, kiam ĉi tiu anoncis la konstruadon de preskaŭ ducent batal-
ŝipoj, inkluzive de kvar kiras-ŝipoj, kvindek kvar destrojeroj kaj kvindek submar-
ŝipoj. Li insistis pri tio ke presi monon por publikaj konstrulaboroj ne kaŭzus
inflacion. Inter aliaj projektoj de Franco neniam efektivigitaj estis iu tunelo sub
la Ĝibraltara Markolo kaj kanalon de la Biskaja Golfo ĝis Mediteranea Maro.
La Estro estis konvinkita ke li estis ĉioscia pri ekonomiaj aferoj.
La erara politiko de Franco iĝis pli grava pro lia naiva kredo pri miraklaj solvoj.
Oni konvinkis lin, ke li povus iĝi granda internacia figuro dank' al la senlimaj
95