Page 104 - heleco
P. 104

konsciis pri la korupto, sed uzis siajn sciojn por kontroli la
                                   membrojn de sia koalicio. Li ne havis intereson malhelpi ĝin;

                                   pli ĝuste, li preferis uzi siajn informojn pri tiuj praktikoj
                                   kiel levilforton kun tiuj implikitoj. Fakte, li ofte pagis tiujn,
                                   kiuj rakontis al li pri korupto, ne por agado kontraŭ la kulp-

                                   uloj, sed lasante ilin scii, kiu denuncis ilin.
                                   En la armeo, multaj oficiroj kun komercaj interesoj uzis siajn
                                   soldatojn, kaj la respublikanajn militkaptitojn, kiel malmulte-
                                   kostan  aŭ  senpagan  laboristaron.  Aliaj  uzis  armeajn  vetur-

                                   ilojn por privataj celoj. Estis ofte ke altrangaj oficiroj okupiĝu
                                   pri kontrabando. La generalo Joaquín Ríos Canapé, amiko
                                   de Franco, posedis drinkejon ĉe Gran Vía de Madrido,

                                   kaj uzis aerarmeajn aviadilojn por alporti alkoholaĵon, kafon
                                   kaj tabakon el la libera haveno de Tanĝero, dum lia edzino
                                   vendis kuponojn de benzino ĉe la drinkejo. Aliaj generaloj
                                   importis kontrabandajn produktojn el la Kanariaj Insuloj.

                                   La buĝeto de la armeo estis dediĉita al privataj elspezoj,
                                   kiel  la  luksa  plenaĝ-debuto  de  la  filino  de  la  generalo
                                   Carlos Asensio kiam li estis Ministro pri Armeo. La alte-

                                   kostaj donacoj de la kapitan-generaloj estis devige pagitaj
                                   de ĉiuj oficiroj. La superaj oficiroj sukcesis duobligi aŭ
                                   triobligi sian salajron per bonpagataj laborpostenoj en la

                                   ŝtatservo  aŭ  en  la  estraroj  de  privataj  kompanioj.  La
                                   luksa vivmaniero de kelkaj kapitan-generaloj kiel Rafael

                                   García Valiño skandalis kelkajn el liaj pli aŭsteraj kunbatal-

                                   intoj. En pli malalta nivelo, la suboficiroj uzis soldatojn kiel
                                   servistojn, laboristojn, infanistinojn, kaj simile. Franco sciis
                                   tion kaj ŝajnis al li perfekte, ke oni sciu, ke li tion sciis.
                                   Nur en du okazoj li uzis tiun scion por forpeli altrangan
                                   oficiron el la Armeo. Unu estis generalo Francisco de Borbón

                                   y de la Torre, akuzita pri kontraŭleĝa manĝ-kontrabandado,
                                   sed reale pro lia agado favore al la restarigo de la monarkio.
                                   La alia estis la elstara afrikanista generalo Heli Rolando

                                   de Tella y  Cantos. Malgraŭ lia elstara  militista historio,
                                   Tella estis senigita de ĉiuj armeaj honoroj pro “administraj
                                   neregulaĵoj” faritaj en la uzo de armeaj veturiloj kaj person-

                                   aro lige kun lia farun-fabriko kaj la rekonstruo de lia grand-
                                   bieno, dum li estis armea guberniestro de Lugo. Ĉar Franco
                                   ne konsideris la korupton kiel gravan krimon, postaj atakoj

                                   kaj atenco kiun Tella suferis konvinkis lin ke li estis perse-
                                   kutita pro sia por-monarkia agado.

                                                        104
   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109