Page 101 - heleco
P. 101
José Antonio Girón, ankaŭ li por-nazia falangisto, jam
estis ministro pri Laboro. Franco certigis la lojalecon de
ĉiuj tri kun promesoj de plirangigo. La krizo de majo 1941
estis la komenco de la fino por Serrano Suñer. Krome, dum
tiu epizodo Franco lernis kiom malmultekosta estis aĉeti la
Falangon. Estas indicoj, kvankam ne certeco, ke en tiu epoko
Serrano Suñer, kiu estis bofrato de Franco, estis konspirante
kun la germanoj por forigi lin. La generaloj estis konvinkitaj
ke la politiko de Suñer estis endanĝerigante la neŭtralecon
de Hispanio kaj ke li devus esti eliminata. Fakte, tiam Serrano
estis organizante la sendon de kvindek-mil falangistaj volont-
uloj por batali en Rusio flanke de la germanoj, la t. n.
«Blua Divizio».
La internaj kontraŭdiroj de la reĝimo alvenis al kriza pinto
meze de aŭgusto de 1942 kiam iu falangista atenco kontraŭ
la generalo Varela vundis 732 personojn. La Ministroj pri
Milito kaj Internaj Aferoj, Varela kaj Galarza, profitis la
okazon por provi bremsi la potencon de la Falango. Franco
reagis al ilia plano ĉesigante ilin, kio estis malsukceso por
la brita subaĉet-plano, en kiu ambaŭ ministroj estis ludante
esencan rolon. Tamen, laŭ sugesto de la sekretario, Luis
Carrero Blanco, ankaŭ Serrano Suñer estis ĉesigita kiel
ministro pri Eksteraj Aferoj kaj estis anstataŭita de la
generalo Francisco Jordana. Evidentas ke Franco sciis lerte
navigi inter la rifoj konstituitaj de la mond-militantaj potencoj
kaj ties hispanaj klientoj.
En januaro 1943, la Ministerio pri Eksteraj Aferoj ordonis
al la hispanaj diplomatoj ne engaĝiĝi al savado de la judoj
kaj malhelpi ke la sefardidoj estu legitimitaj kiel hispanoj.
Tamen, ankaŭ oni ordonis al la diplomatoj preni noton de
la havaĵoj de tiuj sefardidaj judoj, “kiuj, iel, estas parto de
la nacia heredaĵo”. Kelkajn semajnojn poste, la germana amba-
sado en Madrido informis la hispanan registaron ke la Tria
Reich tuj suspendos la specialan traktadon donitan al la
hispanaj judoj, kiuj ekde la fino de marto devos forlasi la
germanajn okupatajn teritoriojn aŭ atendi la saman trakt-
adon kiel la nehispanaj judoj. Tio prezentis al la registaro
de Franco gravan dilemon: se Hispanio konsentus ke la
sefardidoj submetiĝu al la germana juro, ĝi riskus esti akuzita,
ĉefe en Usono, pri kunkulpeco en la murdo. Tio montras,
ke la hispanaj aŭtoritatoj estis perfekte konsciaj pri la
101