Page 102 - heleco
P. 102
naziaj abomenaĵoj kontraŭ la judoj kaj ke ili ne trovis ilin
riproĉindaj; male, oni konsideris ke “la solvo alporti ilin
al Hispanio, kie ilia raso, ilia mono, ilia Anglofilio kaj
ilia framasonismo igus ilin agentoj de ĉiaj intrigoj, ankaŭ
ne estas akceptebla”. La tuta procezo estis kondiĉigita de
longaj burokratiaj prokrastoj. Nur 25 homoj rajtus eniri
samtempe kaj nur post ilia foriro estus akceptitaj sekvaj
25. Dum ili estus en Hispanio, la judoj devis esti pri-
zorgataj fare de internaciaj rifuĝintagentejoj. Franco mal-
trankviliĝis pri sia bildo en la internacia gazetaro kaj tre
kontraŭvole akceptis la rekomendon de sia frato Nicolás
kaj Jordana, ke la rilatoj kun la Monda Juda Kongreso
estu plibonigitaj. Sed tiu ĉi frankisma politiko ne havis
humanitaran dimension. Li akceptis la konsilojn de Jordana
ĉar li timis ke la malvenko de la Tria Reich igos la mondon
fali en la manojn de la jud-framason-bolŝevisma konspiro.
Kaj se estis judoj savitaj, tio ne estis pro Franco, sed pro
la kuraĝa individua agado de la hispanaj konsuloj en
Ateno, Sebastián Romero Radigales, kaj en Budapeŝto,
Ángel Sanz Briz.
Komence de majo de 1943, dum turneo de Andaluzio,
Franco faris paroladojn pri sia neŭtraleco kaj lia deziro je
paco. La invado de Sicilio far la aliancanoj kaj la posta falo
de Mussolini en julio konvinkis la hispanajn altrangajn
generalojn pri la urĝa bezono repripensi la estontecon.
Ok el ili, inkluzive de la ĉefaj ricevantoj de britaj subaĉet-
aĵoj, Kindelán, Varela kaj Orgaz, prezentis timeman leteron
al Franco la 15-an de septembro petante al li pripensi la
eblecon de monarĥia restarigo. Gil Robles pensis ke tiu
timideco estis pro ilia malemo perdi la avantaĝojn de la
“Frankisma korupt-afero”. Franco, kiu ankaŭ estis mal-
trankvila pri la situacio kaj estis konscia pri la intrigoj de la
monarkistoj, anoncis la retiron de la Blua Divizio, kvankam
permesante al la volontuloj resti en la germanaj unuoj.
La korupto de la ministroj estis konata, precipe en la kazoj
de Girón kaj Demetrio Carceller, ministro pri Industrio kaj
Komerco. Oni pensas ke Carceller kreis firmaon al kiu li
donis, kiel ministro, import-licencojn por du mil veturiloj.
Laŭ kurzo de dek unu pesetoj por dolaro, lia firmao
aĉetis kamionojn en Usono kontraŭ kvin mil dolaroj, tio
estas kvindek kvin mil pesetoj, kiuj poste estis venditaj
102