Page 103 - heleco
P. 103
en Hispanujo kontraŭ unu miliono da pesetoj. Eĉ Juan March
plendis la 10-an de januaro 1944 al Gil Robles pri “novaj kaj
teruraj kazoj de administra malmoraleco, perfekte pruvitaj”.
Du monatojn poste, March komentis al Gil Robles ke “la
administra malmoraleco tiome pliiĝas ke la anglosaksoj
informas siajn registarojn ke certaj ministroj forprenas la
nacian havaĵon”. Komence de aprilo 1944, March rakontis
al la brita gazetara ataŝeo Tom Burns ke la malamikeco de
Girón kaj Carceller al li instigis al Galarza konfiski la
pasporton de March kaj meti lin sub hejm-areston. Galarza
faris averton al March ĝustatempe por ke li forlasu Hispanion.
Kaj la magnato skribis al Franco neante la akuzojn kontraŭ
li kaj proponante ilin refuti, sed nur antaŭ la Konsilio de
Ministroj, en kiu li pruvus la korupton de tri ministroj kaj
tiel do la kabineto devus decidi kiu meritas iri en mal-
liberejon, ĉu li aŭ la publikaj funkciuloj. La letero restis
nerespondita, sed March restis for de policesploro kaj li
konservis sian pasporton. La majorkano detale rakontis al
Burns pri la grando de la korupto en la registaro de
Franco. Ĉi tio levas la demandon kiel eblas ke Franco ne
scius pri la brita subaĉeta operacio. La ricevitaj monsumoj
estis kolosaj; lia frato Nicolás estis implikita kaj, ĉiukaze,
la diktatoro havis ĉiujn siajn generalojn sub kontrolo. Pri
Aranda, ekzemple, Franco sciis ke li estis en kontakto kaj kun
la britoj kaj la germanoj kaj kun la opozicio al la reĝimo.
Ĉiukaze, la monarĥia konspiro, en kiu Aranda kaj Gil
Robles partoprenis en Lisbono, ricevis kontribuon de Juan
March de unu miliono da svisaj frankoj.
Orgaz apartenis al la monarĥiista “opozicio”, sed alie li estis
certe nefidinda ĉar, ekde la komenco de septembro 1943,
Franco havis sur sia skribotablo raporton pri lia parto-
preno en korupt-aferoj en Nordafriko. Jam en la jaro
1944, la ŝtatestro ricevis la novaĵon, ke Orgaz plendis pri
la zorgo de Varela por siaj havaĵoj kaj investoj. Kompren-
eble, la posedaĵoj de Varela ne estis limigitaj al tiuj de lia
edzino. Tiel do, Franco sendube konsciis pri la amasiĝo
de riĉaĵo far siaj generaloj; sendube li sciis, ke kelkaj el ili
prenis sub-aĉetaĵojn el la germanoj. Kelkaj altrangaj oficiroj
ricevadis grandajn komisionojn por fraŭde aperi kiel
direktoroj de german-posedataj minokompanioj por igi
ilin aspekti kiel hispan-posedaĵoj. Fakte, Franco ne nur
103