Page 105 - heleco
P. 105
Fekunda kampo por korupto estis la ekstraktado kaj eksportado de volframo, decida
ingredienco en la fabrikado de altkvalita ŝtalo por armiloj. Franco pensis ke lia
supervivado dependis de milita venko de la faŝismaj landoj. La limigoj al la
eksportado de volframo far la aliancanoj malfermis egajn ŝancojn por korupto.
Evidentas ke Carceller gajnis multe da mono en interŝanĝo por permesado de
kontraŭleĝaj eksportaĵoj al la Reich, kvankam ĝi estis nur parto de la riĉaĵo
kiun li amasigis dum sia tempo kiel ministro. March dirus al Tom Burns ke la
volframo estis relative malgrava elemento por la riĉiĝo de Carceller, ĉar preskaŭ
ĉiuj importaĵoj kaj eksportaĵoj de Hispanio pagis tributon en la poŝon de tiu
ministro; li estis homo sen granda riĉaĵo antaŭ la tempo kiam li iĝis Ministro, sed
de tiam, malgraŭ ke li ŝajne ne okupiĝis pri komerco, tamen li amasigis egan riĉaĵon.
Estas vere, ke Juan March kritikis sinjoron Carceller-on kiel bankrabisto poŝ-
ŝteliston, sed tamen la kritiko estis ĝusta. Komence de 1944, estis usona plendo
antaŭ la hispana registaro pro la daŭra eksportado de volframo al la germanoj.
Usono ege reduktis la petrol-eksportojn al Hispanio. Tio kaj aliaj premoj de la
Aliancanoj devigis la registaron de Franco pli limigi ĝian apogon al Germanio
kaj plu distanciĝi el la militantaj faŝismaj landoj laŭlonge de la jaro 1944 kaj
ĝis la fino de la hitlerisma reĝimo en majo de 1945.
Malantaŭ la klopodoj kiujn Franco kaj lia propagand-maŝino dediĉis por reskribi
lian rolon en la Dua Mondmilito, estis certa timo. Tial vico da mensogoj estis
disvastigita pri la agadoj de la diktatoro dum la milito. Tiel, dum sia tuta vivo,
li konservis la fikcion de sia firma defendo de la hispana neŭtraleco. La mal-
venko de la Tria Reich metis finon al la pretendoj de la diktatoro konstrui novan
imperion. Ĉar li ne sentis sin devigita morti en ruinoj de bunkro, Franco sciis
defendi sin kontraŭ la malamikeco de la Aliancanoj per ruzo kiu montris ne-
dubindan politikan lertecon. Lia strategio rilate al la grandaj potencoj estis re-
skribi sian rolon en la Dua Mondmilito, kaj kun rilato al la hispana loĝantaro,
reskribi tion, kio estis okazante eksterlande. Li konsideris, ke la ekstera kritiko
de lia figuro estis rezulto de framasona komploto kontraŭ la Hispana Ŝtato. Dum
la Malvarma Milito, li senhonte uzis la gazetaron kiel ilon por certigi sian super-
vivadon, ripetante preskaŭ ĉiutage, ke la viro, kiu senhonte flirtis kun Hitler,
persone savis Hispanion de la dua Mondmilito. La internacia ostracismo kaŭzita
de liaj ligiloj kun la Akso estis prezentita kiel perversa internacia persekuto
motivita de la envio de la demokratioj pro tio, kion li faris por la lando. Kvan-
kam kontraŭ lia reĝimo estis farata gerilmilito kaj malgraŭ ke malsato aflikt-
adis grandparton el la loĝantaro, Franco gratulis sin pro «ĉi tiu ordo, ĉi tiu paco
kaj ĉi tiu ĝojo, kiu faras ke nia popolo estu en ĉi tiu turmentita Eŭropo unu el la
tre malmultaj kiuj ankoraŭ povas rideti».
En la enlanda politiko, Franco klopodis plifirmigi la lojalecon de la tri kolonoj de
la reĝimo: la Eklezio, la Armeo kaj la Falango. Dume, lia ekstera politiko emfazis la
katolikajn kaj monarĥismajn elementojn de reĝimo kiu prezentis sin kiel specife
105