Page 97 - heleco
P. 97
Franco respondis al li senemocie ke, antaŭe, la venkintoj
estis rekompencitaj per noblaj titoloj kaj teroj, sed ĉar tio
estas malfacila nuntempe, li tenis siajn sekvantojn feliĉaj
fermante la okulojn antaŭ ties koruptado.
Fakte, Franco fermis la okulojn kaj al la korupto de siaj
partianoj kaj al la sufero de la malriĉuloj kiel rezulto de
la aŭtarkio. La popola subnutrado kaŭzis la revigliĝon de
malsanoj kiuj laŭsupoze estis malaperintaj de antaŭlonge.
Kaj britaj kaj germanaj diplomatoj kaj la propra sekureca
servo de Franco komentis kun teruro la spektaklon de mal-
satantaj homoj fosantaj tra rubejoj kaj fetigaj amasoj da
rubo. La Ministro pri Milito, generalo José Varela, ricevis
leterojn de altaj oficistoj plendantaj pri la skandala ne-
sufiĉo de la porcioj por la soldatoj. Por la senhavuloj, la
nigra merkato, la tiel nomata "estraperlo", estis superviva
strategio. Sed kvankam ne intence konceptita kiel tia, la
kontraŭleĝa komerco estis unu plia instrumento de sub-
premo. La koruptaj magistratoj faris malmulton por bremsi
tiujn, kiuj plej profitis el ĝi, sed dume tre severe punis
tiujn, kiuj okupiĝis pri etaj interŝanĝoj. Por la riĉuloj, la
nigra merkato estis garantio de deca manĝaĵo kaj lukso, kaj de
egaj profitoj por multaj agrikulturaj produktantoj.
La nigra merkato faciligis la aperon de tute nova klaso da
koruptaj komercistoj kiuj, dank'al sia proksimeco al la reĝimo,
povis amasigi riĉaĵojn. Unu el la plej bedaŭrinde famaj estis
Julio Muñoz Ramonet. Pro la proksimaj ligoj de lia familio
al iu generalo, Muñoz Ramonet kaj lia frato ricevis kvotojn
por la distribuado de kotono. Per ilia spekulado kun tiuj per-
mesiloj ili ruinigi dudek teksaĵn firmaojn kiujn ili poste
aĉetis ĉe rabatprezoj kaj relanĉis. Ili havis ŝtatoficistojn kaj
juĝistojn en sia etato kaj konstruis komercan imperion, kiu
inkludis la Hotelon Ritz en Barcelono, same kiel grand-
magazenajn ĉenojn kaj asekur-entreprenojn en Hispanio kaj
bankojn en Svisio kaj Dominika Respubliko.
Franco mem profitis de sia politika povo por amasigi, inter
1937 kaj 1940, personan riĉaĵon de 34 milionoj da pesetoj
(proksimume 390 milionoj da eŭroj en la nuntempo). José
María del Palacio y Abárzuza, grafo de Almenas, testamentis
al Franco, kiel danko pro “lia grandioza Rekonkero de
Hispanio”, la bienon de Canto del Pico, en la Sierra de
Guadarrama, proksime de Torrelodones, kun areo de 820.000
kvadrataj metroj, kie ekzistas domego nomita la Domo
97