Page 96 - heleco
P. 96
rezervoj de oro, kiujn havigus al li iu hindua alkemiisto,
nomata Savarpoldi Hammaralt. Por faciligi lian laboron,
Franco metis je la dispono de tiu ulo la sciencajn labora-
toriojn de la Universitato de Salamanko. Same mirinde
estis, ke li kredis je la ekzisto de fikcia sinteza benzino
ofertita al li de iu aŭstra ŝtelisto kaj fraŭdisto nomata Albert
von Filek. Ŝajnas ke la familio de la diktatoro esperis egan
profiton el la projekto. Fine, post kiam la registaro investis
konsiderindan sumon en ĝi, kiam enketoj estis aranĝitaj,
la trompo estis malkovrita kaj Filek estis enprizonigita.
La malabundeco igis necesa la porciumadon de la necesaj
aĵoj, kio kaŭzis la aperon de la nigra merkato kaj sensacie
granda korupto. La sufero de la hispana popolo dum la malsat-
jaroj de la 1940-aj jaroj, ĉefe kiel rezulto de la ekonomiaj
deliroj de Franco, estis enorma. La venkitoj vivis ĉe la
rando de malsato; male, tiuj kiuj financis la frankisman militon
estis rekompencitaj. Al la plej elstaraj frankistoj oni aljuĝis
kontraktojn por liverado de varoj aŭ servoj al la ministerioj
aŭ publikaj konstru-laboraĵoj. Aliaj profitis el la donado de
publikaj oficoj, ofte al nekleraj kaj nekompetentaj homoj kiuj
estis nekapablaj anstataŭigi siajn mortintajn, ekzilitajn, mal-
liberigitajn aŭ malsatantajn antaŭulojn. La plej granda insti-
tuciigita korupto estis la uzo de la ŝtataparato por privata
gajno; ĝiaj ĉefaj profitantoj estis tiuj kun kontaktoj en la
ministerioj kaj tiuj kiuj rekte subaĉetis la ministrojn. La
personoj kiuj kontroladis la aliron al Franco estis lia frato
Nicolás, lia fratino Pilar kaj lia bofrato, Felipe Polo, kiuj
provizadis prezentleterojn al la ministroj kontraŭ mono.
Tiuj, kiuj havis permeson por importado de malabundaj varoj,
atingadis kolosajn profitojn, kiel, kompreneble, Juan March.
Nicolás Franco, krom la grandioza ofico de la Ambasado de
Lisbono, kie li pagane amuziĝis, estis prezidanto, vicprezid-
anto aŭ direktoro de sennombraj kompanioj kreitaj sub la
protekto de la reĝimo.
La korupto estis ĉie. La spionservo de la falango informis
Franco-n ke la civila guberniestro de Madrido, Miguel
Primo de Rivera, uzis la monon de kvesto farita favore al la
Blua Divizio por pagi sian luksan vivmanieron. Kiam la
utopia falangista poeto Dionisio Ridruejo estis akceptita de
Franco post la reveno el la Blua Divizio fine de aprilo de
1942, repatriita pro pulma malsano, li raportis ke, inter
liaj kunuloj, estis ega kritiko pro la korupto en Hispanio,
96