Page 99 - heleco
P. 99

Valdefuentes, apud Móstoles, rande de Madrido, de dek milionoj da kvadrataj metroj,
            kontraŭ  du  milionoj  kaj  duono  da  pesetoj.  En  1953,  Franco  jam  estis  investinta

            preskaŭ ok milionojn da pesetoj en reformoj, maŝinaro kaj konstruaĵoj, kiuj igis la
            bienon provizi al li egan profiton. La Franco-familio tre poste vendis trionon el
            la posedaĵo kontraŭ dek milionoj da eŭroj.

            Tiuj bienoj estas nur la pinto de kolosa glacimonto. Estis donacoj de multaj specoj,
            de oraj medaljonoj ĝis luksaj aŭtoj, inkluzive de du Hispano Suiza, Chrysler,

            Mercedes, Cadillac, Packard kaj Lincoln. Franco ricevis de Hitler kvar-rad-movilan
            veturilon de Daimler-Benz taksitan, laŭ nunaj prezoj, je pli ol kvarcent-mil eŭroj.

            En 1940, la Telefon-Kompanio komencis fari monatajn pagojn de dek mil pesetoj
            al la Generalego, ekvivalenta al pli ol cent mil nuntempaj eŭroj. Franco ankaŭ
            akiris pli ol sep milionojn kaj duonon da pesetoj el la vendo de kafo en la nigra

            merkato; la sumo laŭ la nuna valoro estas malfacile kalkulebla, sed ĝi ne estus
            malpli ol kvarcent milionoj da eŭroj. La diversaj posedaĵoj daŭre plivaloriĝis
            kaj generis konsiderindan profiton post 1945. Krome, la amasigita kapitalo de
            la diktatoro estis investita en akcioj.

             La riĉiĝo de Franco kaj liaj partianoj estis certigita; ilia espero akiri iom da
            avantaĝo kuŝis en la manoj de la faŝismaj potencoj de la t. n. Akso. Franco pretis
            eniri en la mond-militon flanke de la Akso en la somero de 1940 kaj en pluraj

            okazoj poste. Tamen, liaj ambicioj estis bremsitaj de du konsideroj: lia propra
            supervivo kaj la limigita ekonomia kaj armea kapablo de Hispanio por milito.
            Sed Franco devis pagi la ŝuldon, kiun li kontraktis kun Germanio dum la Civil-

            milito, eksportante hispanajn nutraĵojn kaj mineralojn al la Reich. La malfortik-
            eco de Hispanio por militi estis reliefigita de Ramón Serrano Suñer, la bofrato
            de Franco kaj ministro pri Internaj Aferoj, en Berlino meze de septembro 1940.

            Ribbentrop informis al li ke, page de la germanaj provizoj de armea materialo dum
            la civil-milito, Hispanio devis liveri al Germanio krud- kaj aliajn materialojn.
            Do, en 1941, ekzemple, la tuta hispana produktado de oliv-oleo estis ekspedita al
            Germanio. La eksportado de valoraj krudaĵoj al Germanio, kvankam malpliiĝis

            printempe de 1944, daŭris ĝis 1945. Dume, la pliintensiĝo de la malabundo en
            Hispanio devigis Franco-n alproksimiĝi al la britoj kaj usonanoj. Li sendis tele-
            gramon al Roosevelt dirante ke Hispanio restus neŭtrala se Usono sendus tritikon.

            La diktatoro daŭre esprimis sian fervoron al la Akso, sed la ekonomia krizo en
            Hispanio draste plimalboniĝis. Katastrofa rikolto igis ke Hispanio bezonis pli
            da greno; pro la malsato, kiu estis suferante granda parto el la lando, Franco ne
            havis  alian  elekton  ol  provi  aĉeti  manĝaĵojn  el  Usono  kaj  tio  nepre  signifis

            prokrasti ajnan militdeklaron. Tio kion li povis fari favore al Hitler estis nur
            permesi  al  germanaj  petrolŝipoj  ankri  en  la  norda  marbordo  por  provizi  je
            benzino la Kriegsmarine-destrojerojn. La germanoj insistis ke Hispanio pagu al

            Germanio la ŝuldojn de la Civita milito, kiuj estis fiksitaj je 372 milionoj da
            germanaj markoj. Dume, en la frankistaj vicoj estis kontraŭdiroj inter porgermanaj

                                                              99
   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104