Page 106 - heleco
P. 106
hispanan. Projekciante ĉi tiun bildon, la diktatoro prenis
la antaŭzorgon ĉirkaŭi sin per Pretoriana Gvardio de
Akso-lojaluloj. Li konservis la monarkiismajn generalojn
for de pozicioj de maksimuma respondeco, dum li nom-
umis la falangist-ekstremistojn kiel suboficirojn. Li ankaŭ
kreis la Franco-Gvardion, milician korpon formitan de
falangistaj fanatikuloj. La Falango, kiu por li estis «bastiono
kontraŭ perturbo, sekureca valvo, kiun oni kulpigas pri la
registaraj eraroj», estis ankaŭ la instrumento por mobilizi
la homamasojn, kiuj akceptadis la ŝtatestron dum liaj
turneoj tra Hispanio.
Franco tiam prezentis sian reĝimon kiel ian konstitucian
monarkion. Estis anoncita pseŭdo-konstitucio, la Foruo de
la Hispanoj (Fuero de los Españoles), kiu, preter ŝajna
garantio de civilaj liberecoj, ne permesis opozicion al la
“Fundamentaj Principoj de la Ŝtato” aŭ la ekziston de
politikaj partioj aŭ sindikatoj. Franco deklaris ke lia reĝimo
finfine estos sukcedita de tradicia monarkio. La 18-an de
julio 1945, li forigis el sia kabineto la ministrojn plej
proksimajn al la Akso kaj nomumis konservativajn
kristanajn demokratojn kiel ekzemple Alberto Martín
Artajo kiel Ministro pri Eksteraj Rilatoj, donante fidon
al sia nova bildo kiel aŭtoritatema katoliko. La nomumo
de Juan Antonio Suanzes kiel Ministro de Komerco kaj
Industrio estis malbona aŭguro por la evoluo de la eko-
nomio. La ĉefa nomumo estis la menciita Martín Artajo,
al kiu Franco certigis ke li povos faciligi transiron al la
promesita monarkio. La nova ministro ne rimarkis, ke,
samtempe, Franco promesis al la falangistoj, ke nenio
ŝanĝiĝos. Fakte, la diktatoro konservis la kontrolon de
ekstera politiko kaj uzis la ministron kiel la akcepteblan
vizaĝon de sia reĝimo antaŭ la internacia komunumo. Por
neŭtraligi la monarĥiistojn en sia koalicio kaj prezenti
pli plaĉan aspekton al la okcidentaj potencoj, li planis
aprobi leĝon por igi Hispanion regno; tamen, li tute ne
volis permesi la revenon de la reĝa familio kiun li taksis
makulita per konstituciismo, krom tio ke ĝi signifus la
finon de lia politika potenco.
En la fonda konferenco de Unuiĝintaj Nacioj, okazinta
en San-Francisko inter la 25-a de aprilo kaj la 26-a de
junio de 1945, Meksiko sukcese proponis la ekskludon
106