Page 107 - heleco
P. 107
de iu ajn lando, kies reĝimo ekregis helpe de ŝtatoj, kiuj batalis kontraŭ la
Unuiĝintaj Nacioj. La propono povus esti aplikita nur al la Hispanio de Franco.
La meksika rezolucio estis adoptita de la tri grandaj potencoj ĉe la Pocdama
konferenco kiam, la 2-an de aŭgusto 1945, Hispanio estis ekskludita de la
Unuiĝintaj Nacioj pro la kunlaboro de la Franco-reĝimo kun la Akso. Sed la super-
vivo de la frankisma reĝimo estis favorata de la fakto, ke la alianco de la potencoj
kiuj batalis kontraŭ Germanio estis rompita. En la kunteksto de la Malvarma
Milito, la ekzisto de kontraŭkomunista reĝimo kia tiu de Franco estis oportuna por
la okcidentaj interesoj. Sen ekstera opozicio, la diktatoro povis koncentriĝi sur sia
interna pozicio, kies defendo baziĝis sur la apogo de la armeo kaj la Eklezio, apogo
kiun li estis gajninta insinuinte, ke, se li malaperus, finiĝus “la epoko de grasaj
bovinoj”, t. e. “tempo de abundo”, en klara aludo al la gajnoj de la korupto.
Kontraŭ la Maldekstro, li aplikis senbridan subpremadon: malliberejo, ekzekutoj,
torturo kaj ekzilo jam estis okazigintaj ĥaoson sur la respublikana opozicio. La mal-
sato kaj la malfacileco trovi laboron sen vojaĝ-permesoj kaj atestiloj pri bona konduto
—tio estas, pri politika lojaleco— pli malfortigis la rezistkapablon. La efiko de aŭtarkio,
korupto kaj nekompetenteco videblas en la prezoj de la manĝaĵoj. En 1936, kilo da
bovaĵo kostis 2 pesetojn kaj 40 cendojn; kilo da terpomoj, 30 cendojn, kaj litro da
olivoleo, 1 peseton kaj 70 cendojn. En 1945, supozante ke ili povus esti trovitaj,
kilo da bovaĵo kostis inter 35 kaj 40 pesetojn; kilo da terpomoj, 5 pesetojn, kaj
litro da olivoleo, 68 pesetojn kaj 70 cendojn. Koncerne oleon, ĉiu olivoleo-
produktado estis eksportita dum 2-a Mondmilito kaj anstataŭe estis importita
malbonkvalita sojfaba oleo, kaŭzante plurajn kazojn de nutra veneniĝo.
Inter 1945 kaj 1951, estis farita senkompata milito kontraŭ la maldekstremaj gerilanoj.
En la buĝeto de 1946, el kiu apenaŭ 6 procente estis asignitaj al edukado, la sub-
premaj instrumentoj, la polico, la Civil-Gvardio kaj la Armeo, ricevis 45 procenton.
La politiko de bruligita tero en la milito kontraŭ la rezistado igis la Civil-Gvardion
detrui tutajn urbetojn. La rifuzo de la kamparanoj al la gerilanoj akceliĝis pro la agoj
de specialaj unuoj de agentoj provokistoj de la Civil-Gvardio, kiuj, alivestite kiel
gerilanoj, eniris la vilaĝojn serĉante manĝaĵon kaj ŝirmejon kaj, kiam aperis simpati-
antoj, ili estis arestitaj aŭ ekzekutitaj. Foje tiuj falsaj gerilanoj atakis urbetojn kaj
dediĉiĝis al seksperfortado kaj rabado. Fine de la 1940-aj jaroj, la veraj gerilanoj
ne plu povis kalkuli je la apogo de la kamparanoj kaj devis ŝteli, nur por pluvivi.
Malgraŭ prezentado de sia reĝimo kiel monarĥia, la diktatoro koleris kiam la reĝa
heredanto, Don Juan, rifuzis veni al Hispanio krom por preni la tronon. En februaro
1946, don Juan ekloĝis en Estoril, proksime de Lisbono. 458 el la plej gravaj
hispanaj personoj -inkluzive dudek eksministroj, la prezidantoj de la kvin ĉefaj
bankoj de la lando, multaj aristokratoj, kaj eminentaj universitataj profesoroj-
subskribis leteron al Don Juan esprimante sian deziron vidi la monarkion re-
estigita, “enkorpigita en Via Moŝto”. Franco ekkoleris kaj planis malliberigi
ĉiujn subskribintojn de la letero sen proceso sed kelkaj altranguloj klarigis al li la
107