Page 108 - heleco
P. 108
negativajn internaciajn sekvojn de tia procedo. Do, li
kontentiĝis per kelkaj forprenoj de pasportoj, impostaj
inspektadoj aŭ maldungoj. Kindelán, kiun Franco konsideris
la gvidanto de la movado, estis ekzilita al la Kanariaj
Insuloj. Sed pli akra estis lia traktado al la maldekstraro:
la 21-an de februaro, unu el la gerilgvidantoj kaj heroo
de la franca rezistado, Cristino García, estis ekzekutita
kune kun naŭ aliaj gerilanoj. Kelkajn tagojn poste, tridek
sep membroj de la Socialista Partio estis kondamnitaj al
prizono pro ilia provo reorganizi la partion.
La 1-an de oktobro 1946, dum la abundegaj festoj, kiuj
okazis en Burgoso, post tedeumo en la katedralo, Franco
ricevis oran kaj platenan ŝildon inkrustitan per rubenoj,
diamantoj kaj smeraldoj, donaco de la aŭtoritatoj de la
kvindek hispanaj provincoj. Fine de tiu jaro, Franco
atribuis al “sovetia intrigo” la postulon de la Unuiĝintaj
Nacioj por ke li cedu potencon al provizora reprezenta
registaro. La falangistaj ministroj Girón kaj Fernández
Cuesta organizis ega propagand-kampanjon por prezenti
bildon de absoluta nacia unueco. Amaso de falangistoj
kaj eksbatalantoj kolektiĝis en la Placo de Oriento la 9-an
de decembro 1946, svingante standardojn kun sloganoj
atakantaj Rusion kaj eksterlandanojn ĝenerale. La krioj
de “Franko! Franko! Franko!” resonis dum unu horo
post la finiĝo de la diskurso.
Franco planis kun Carrero Blanco igi sian reĝimon akcept-
ebla en la internacia sceno, kio signifis instituciigi la reĝi-
mon kiel monarkion kaj li resti dumviva ŝtatestro kaj reg-
anto. Ŝanĝi la nomon de la reĝimo al “regno” ne ŝanĝis ĝian
enhavon. En januaro de 1947, Andrés Saliquet, kiu gvidis
delegacion de pli maljunaj generaloj, esprimis sian zorgon
pri la decido de Unuiĝintaj Nacioj, al kiu Franco res-
pondis: “Ne estas pro kio zorgi. Krome, ĉu al cia sapo-
fabriko ne iras bone?”. Ĉi tiu komento montris, ke la
diktatoro konsciis, ke lia afero estas subtenata danke al
koruptaj retoj. Multaj generaloj ĝuis gvidajn postenojn
en firmaoj kiuj volis pagi sian influon por akiro de
malabundaj krudaĵoj aŭ elektra potenco.
La alveno de manĝaĵo el Argentino estis decida por subteni
la reĝimon dum la internacia blokado. Juan Domingo
Perón malobeis la UN-rezolucion kaj, en 1947, sendis
108