Page 109 - heleco
P. 109
novan ambasadoron kies alveno estis salutita kun manifes-
tacioj kaj eŭforia gazetara raportado. Eĉ pli spektaklan
propagandon generis la vizito al Hispanio de María Eva
Duarte de Perón, somere de tiu jaro. La Falango mobilizis
enormajn homamasojn ĉe ĉiu el la komunaj publikaj aperoj
de Eva kaj Franco. Fine de la vizito estis subskribita la
Franco-Perón-Protokolo, kiu garantiis novajn kreditojn
kaj liverojn de tritiko ĝis 1951. En oktobro 1947, Usono
decidis normaligon de ekonomiaj kaj politikaj rilatoj kun
Hispanio malgraŭ pruvoj ke miloj da kontraŭuloj de la reĝi-
mo estis malliberigitaj kaj ke oni daŭre estis donante azilon
al multaj naziaj militkrimuloj. Multaj ambasadoroj revenis al
Madrido, kaj en januaro de 1948 Usono pretis sendi amba-
sadoron. Franco estis jam travivinta la plej malbonan situa-
cion kaj tiam konsideris ke li povus dediĉi pli da tempo al
sia distro. Tiam li pasigis la paskajn feriojn fiŝkaptante en
Asturio, kaj grand-parton el la somero li dediĉiĝis al alta-
mara fiŝkaptado en la Atlantiko sur sia jakto Azor. Krome,
li ĉiam trovis tempon por ĉasoj, en kiuj estis akordita bona
parto el la koruptaj interkonsentoj de la reĝimo.
Franco aranĝis renkontiĝon kun Don Juan en la Azor, en
aŭgusto de 1948. Lia celo estis certigi ke la dekjara filo
de Don Juan, Juan Carlos, kompletigu sian edukon en His-
panio. Li volis ke la knabo estu ostaĝo kaj por pravigi sian
rolon kiel reganto kaj kontroli la restarigon de la monarkio.
Tiamaniere la diktatoro evitis proksimiĝon de monarĥistoj
kaj socialistoj. Kiam Juan Carlos vizitis Franco-n, la presaro
kontrolita de la reĝimo donis la impreson ke la monarkio
estis subordigita al la diktatoro. Don Juan tro malfrue
komprenis ke li estis trompita; Franco profitis la ŝajnan
proksimecon inter la diktatoro kaj Don Juan.
La subprema aparato de la frankisma reĝimo estis tiom po-
tenca, ke la diktatoro, fakte, ne devis zorgi pri la Maldekstro.
En la laboristaj kvartaloj de la ĉefaj urboj oni povis vidi
homojn vestitajn per ĉifonoj, kiuj traserĉas rubejojn, kaj la
stratoj estis plenplenaj de almozuloj. La plej grandaj urboj
havis suburbojn en la periferio, kie homoj vivadis en terure
primitivaj kondiĉoj. En la periferio de Barcelono kaj Malago,
kelkaj vivis en kartonaj kaj metalaj barakoj, kaj aliaj en
kavernoj. Ŝtataj medicinaj kaj socialservoj estis preskaŭ nulaj.
La situacio plimalboniĝis per la internaj amasmigradoj de
109