Page 110 - heleco
P. 110

1945 kaj la senbrida kresko de industriaj grandurboj. Pro
                                      la manko de urba planado, la bezono loĝigi la ĵusalvenitan

                                      populacion permesis al konstru-entreprenistoj amasigi
                                      grandajn riĉaĵojn konstruante malbon-kvalitajn kvartalojn
                                      kaj troloĝatajn loĝdomojn, al kiuj ĝenerale mankis bazaj

                                      servoj, hospitaloj, lernejoj, publika transporto, liftoj kaj
                                      sekureco... La eblecoj por korupto estis preskaŭ senlimaj,
                                      ĉar publikaj funkciuloj devis esti subaĉetitaj por akiri
                                      la necesajn rekvalifikojn, same kiel permesojn por bazaj

                                      konstru-materialoj kiel ekzemple cemento, ŝtalo kaj ligno,
                                      kiuj estis kondiĉigitaj de porciigo ĝis la Stabiliga Plano
                                      de 1959. La malfacilaĵoj, subnutrado, epidemioj, la pliiĝo de

                                      la prostituado, la nigra merkato kaj la korupto estis sekvoj
                                      de la politikoj de la frankisma reĝimo, sed la malfacilaĵoj
                                      de ĝiaj viktimoj ne maltrankviligis la diktatoron.
                                      La tiama hispana registaro estis implikita en ombra ope-

                                      racio kun Juan March, danke al kiu li akiris grandegan
                                      riĉaĵon. La afero rilatis kun la firmao Barcelona Traction,
                                      Light and Power Co. (La Canadiense-BTLP), la ĉefa elektro-

                                      produktanta kompanio en Katalunio. Malgraŭ tio ke ĝia
                                      registrita oficejo estis en Kanado, ĝia ĉefa akciulo estis
                                      la belga firmao, SOFINA, ankaŭ posedanta de la Compañía

                                      Hispano-Americana  de  Electricidad  (CHADE),  la  plej
                                      granda  generatoro  de  elektro  en  Latin-Ameriko.
                                      Kvankam  ĝi  ne  funkciis  en  Hispanio,  la  profitoj  de

                                      CHADE  en  Latin-Ameriko  estis  repatriitaj  al  ĝia
                                      ĉefsidejo  en  nia  lando  kaj  ĝuis  tre  favoran  impostan
                                      traktadon  fare  de  Franco. March  estis  aĉetante  BTLP-
                                      akciojn ekde la fino de la 2-a Mondmilito tra iu firmao

                                      kun  sidejo  en  Tanĝero.  En  1947  perantoj  de  March
                                      informis la prezidanton de CHADE ke se lia firmao ne
                                      vendus al li BTLP, la hispana registaro atakus CHADE-

                                      n. Antaŭ tiu operacio, March prirezignis sian defendon
                                      de la afero de Don Juan por restarigi siajn rilatojn kun
                                      Franco. Lia unua celo estis la ministro Blas Pérez, kiu
                                      ricevis rajtigon de Franco por intervidiĝi kun li. Oni ne

                                      konas la enhavon de ilia konversacio, sed CHADE tuj
                                      komencis  ricevi  kritikojn  de  la  registaro  kaj  de
                                      Kortesoj-anoj kiel ekzemple Blas Pérez kaj Suanzes, tre

                                      ligitaj kun March. Suanzes aplikis restriktajn impostajn
                                      iniciatojn  kontraŭ  CHADE.  Oni  diris,  ke  March  liveris

                                                        110
   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115