Page 111 - heleco
P. 111
pakon da akcioj al la hispana registaro. La vero estas, ke Blas
Pérez poste aliĝis al la direktoraro de la ŝipkompanio Tras-
mediterránea, posedata de March. La BTLP estis profit-dona
firmao. Ĝiaj aktivoj leviĝis al proksimume dek milionoj da
sterlingoj (preskaŭ nuntempa duonmiliardo da eŭroj). La
administraj malfacilaĵoj aplikitaj en Hispanio kontraŭ la BTLP
igis fali la prezon de la obligacioj de tiu firmao. Agentoj de
March aĉetis ilin sekrete, kaj kiam li havis sufiĉe da obli-
gacioj (21 procente), March postulis pagon de la ŝuldata
interezo. En februaro 1948, liaj agentoj arkivis proceson
en tribunalo en Reus, asertante ke BTLP ne pagis la ŝuldon
kaj postulante tujan kompenson. La juĝisto, kiu laŭdire estis
subaĉetita, juĝis favore al la akuzantoj (fakte, favore al March)
kaj aljuĝis al ili la proprieton de ĉiuj Barcelona Traction-
aktivaĵoj. La eksterlandaj posedantoj de la firmao apelaciis la
verdikton, sed la hispanaj tribunaloj malakceptis la apelacion.
Kvankam la apelaciantoj havis la subtenon de la registaroj
de Belgio, Kanado kaj Usono, iliaj iniciatoj estis lerte blokitaj
fare de la advokatoj de March. Ramón Serrano Súñer, la bo-
frato de Franco, estis unu el tiuj advokatoj. Antaŭ junio de
1951, March havis la plimulton de la akcioj en sia posedo
kaj premis por ke la firmao estu vendita. La kondiĉoj de la
aŭkcio estis ke la aĉetanto devis pagi ĉiujn interezojn, kies
plej granda parto estis ŝuldita al March. Dum ĉi tiu procezo,
la mallorkano havis la subtenon de Blas Pérez, Suanzes kaj
Franco, kiuj pensis ke temis pri operacio kiu celis naciigi
la firmaon. Kiam Suanzes estis anstataŭigita per Arburúa
en julio 1951, March metis ankaŭ lin en la salajro-etaton.
La nura proponanto kiu povis plenumi la kondiĉojn de la
aŭkcio estis Fuerzas Eléctricas de Cataluña S. A., kiu apartenis
al March. Tiamaniere la mallorka financisto akiris, per dek
milionoj da pesetoj, firmaon kiu estis taksita inter 1.500 kaj
6.000 milionoj da pesetoj. La tuja reago de Franco estis pri-
skribi tiun ĉi operacion kiel “aŭdaca triumfo de la hispana
naciismo”. Estis dirite ke la subteno de la diktatoro estis lia
maniero rekompenci March-on pro lia helpo dum la Civita
milito. Suanzes koleregis kiam la firmao ne estis naciigita,
ĉar ĉiuj profitoj iris en la poŝon de March.
La krizo pri nutrado plimalboniĝis. Post Kristnasko de
1949, Varela esprimis al Franco sian maltrankvilon pro la
administra korupto kaj la alarma manko je tritiko. La diktatoro
111