Page 112 - heleco
P. 112
respondis memkontente, ke li povus facile akiri kreditojn eksterlande por aĉeti
manĝaĵojn, sed ke li ne volis pagi tion per politikaj reformoj. Varela proponis ke
li metu finon al la korupto de la registaro donante pli da libereco al la gazetaro kaj
la Tribunaloj. Franco obĵetis ke la negativaj sekvoj estus pli malbonaj. La korupto
estis centra instrumento de lia potenco. La renkontiĝo finiĝis per ĉi tiuj vortoj de
Franco al Varela: «Mi ne donos al Hispanio ajnan liberecon en la venontaj dek jaroj.
Post tiu periodo, mi iom malfermos mian manon». La teruraj vivkondiĉoj de la
laborista klaso kunekzistis kun la bona vivo kaj la korupto de la elitoj, kiuj
provokis protestojn de kelkaj el la plej aŭsteraj generaloj. En diskurso de la
generalo Juan Yagüe en marto de 1950, li amare plendis pri la «nekleraj, needukitaj
uloj, kun ne pli da bagaĝo ol sia kapablo aĉeti konsciencojn, kiuj rapide riĉiĝas kaj
ankaŭ fanfaronas sian senhontecon; aliaj estas altigitaj al elstaraj pozicioj, sen ke
iu scius, kiu estas la nigra mano, kiu ilin levas kaj subtenas».
Franco konsideris sin kiel modelon pri aŭstereco. Certe, li ne estis donjuano, li ne
fumis, li modere trinkis vinon ĉe manĝoj kaj li ne vetis pli ol iom da mono en la nacia
loterio aŭ kiam li kartludis kun amikoj. Tamen ĉiuj rimedoj, antikvaĵoj kaj artaĵoj,
palacoj kaj bienoj de la iama reĝa heredaĵo estis je la ekskluziva dispono de lia
familio, privilegio kiun li plene profitis, ĉefe por ĉasado. La elspezoj de liaj ĉasaj
kaj fiŝkaptaj ekspedicioj estis enormaj. Lia alta-mara fiŝkaptado postulis tutjaran
prizorgadon de la Azor-jakto, same kiel la ĉeeston de marameaj akompanoj dum
persekutado de tinusoj kaj balenoj en la Atlantiko. Tiel lia ĉasado kiel lia dolĉ-
akva fiŝkaptado implicis la movadon de grandaj sekvantaroj ĉie en Hispanio.
Krome, estis la kaŝaj kostoj de neglektado de la aferoj de la regado, ĉar ne nur
Franco sed ankaŭ pluraj el liaj ministroj partoprenis en tiuj ekspedicioj. La
korupto de la familio Franco signife pliiĝis, kiam ilia filino Carmen, “Nenuca”,
edziniĝis, la 10-an de aprilo 1950, kun negrava frivola dando de la societo de
Ĥaeno, d-ro Cristóbal Martínez Bordiú, kiu baldaŭ iĝis la markizo de Villaverde.
La preparoj kaj la amasiĝo de donacoj estis tia ke la gazetaro estis ordonita diri
nenion pro timo je kaŭzado de nedezirataj kontrastoj kun la malsato kaj mal-
riĉeco kiuj afliktis grandan parton el la lando. La geedziĝo estis elspezo, kiu estis
malfacile elportebla por ajna eŭropa reĝa familio: honoraj gardistoj, armeaj bandoj
kaj centoj da gastoj -inkluzive de la tuta registaro, la diplomatia korpuso kaj brila
aro da aristokratoj- partoprenis la solenan ŝtatceremonion. La populara atento
koncentriĝis sur la belaj juveloj portitaj de la novedzino kaj la bizara uniformo
de la edziĝanto, Kavaliro de la Sankta Tombo, kompleta kun glavo kaj pluma kasko.
La diktatoro, vestita per grandioza parad-uniformo de kapitan-generalo de la
armeo, transdonis sian filinon. Martínez Bordiú anstataŭigis la malnovan motor-
ciklon sur kiu li iradis renkontiĝi kun sia amatino per serio de konverteblaj
Chrysler kaj Packards. Li plene profitis sian ligon kun la familio de la diktatoro por
promocii siajn komercajn interesojn kiel vojaĝanta vendisto por teni la peradon
de pluraj eksterlandaj firmaoj, kies produktadoj estis proksime rilataj al ŝtataj
112