Page 113 - heleco
P. 113

publikaj servoj. Kune kun la Markizo de Huétor de Santillán,
       estro de la Civila Domo de Franco, Martínez Bordiú amasigis

       riĉaĵon el diversaj fontoj, precipe per la akiro de la ekskluziva
       licenco por importi Vespa-motorciklojn el Italio, en tempo
       kiam  Hispanio  havis  malmulte  da  valuto  por  importado.

       Formiĝis iu klano Villaverde kies ekonomia cerbo estis la
       onklo kaj baptopatro de Martínez Bordiú, José María Sanchiz

       Sancho. La patro de Sanchiz, José Martínez Ortega, Grafo
       de Argillo, laboris por la Tria Reich dum 2-a Mondmilito

       kaj poste helpis kaŝi naziajn financon. Sanchiz baldaŭ pri-
       zorgis la ekonomiajn interesojn de Franco. Li faris riĉaĵon
       por la Villaverde-klano per spekulado pri nemoveblaĵoj kaj

       import-eksport-licencoj, kaj lia sukceso permesis al li akiri
       konsiderindajn bankinteresojn. Laŭ la pasado de la tempo,
       la Villaverde-klano deprenis la influon de la gefratoj de Franco,
       Nicolás kaj Pilar. Iu grava falangisto kiu konservis notojn

       pri subaĉeto kaj korupto ene de la elito de Franco priskribis
       Sanchiz-on kiel “aventuriston kun la animo de ŝakalo” por kiu
       “la politiko ne povas esti akceptita kiel sindonema servo por

       la komuna bono, sed prefere kiel la ruza manipulado de mal-
       pura vendotablo, kies grasa rezulto devas esti reflektita tuj en
       la persona banka fonduso, en la nuna konto. Li enmerdigas ĉion

       kion li tuŝas kaj lasas merdan spuron tie tra kie ajn li iras”.
       La klano Villaverde estis verŝajne la plej sukcesa el la multaj
       kiuj ekspluatis siajn ligojn kun Franco.

       Kiel dirite, Franco havis neniun intereson esplori la korupton,
       ĉar krom tio ke li mem estis ege implicita en tiaj aferoj, tiu
       teniĝo certigis al li la lojalecon de la elito. Entute oni kalkulas
       ke li ricevis kvar miliardojn da pesetoj (ĉirkaŭ 24 milionoj da

       eŭroj) en donacoj dum sia mandato. Tiu ĉi kalkulo verŝajne
       ne  inkluzivas  la  valoron  de  la  centoj  da  memorigaj  oraj
       medaloj kiujn loĝantaroj kaj entoj de Hispanio donis al la

       diktatoro kaj kiujn Doña Carmen igis fandi por produkti
       ingotojn. Krom la biendomo de Valdefuentes, la Franco-familio
       akumulis pliajn dek kvin posedaĵojn. En 1945, Doña Carmen

       aĉetis tutan loĝej-blokon en Madrido kaj, en 1962, la gran-
       diozan Palacon de Cornide en Korunjo. La kompleksaj kaj
       suspektindaj maĥinacioj kiujn tio implikis inkludis trukitan

       aŭkcion faciligitan fare de Pedro Barrié de la Maza kaj la
       urbestro de Korunjo. La avareco kaj avideco de la Damo estis
       legendaj. La juvelistoj de Madrido kaj Barcelono kreis ne-

                                                        113
   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   118