Page 114 - heleco
P. 114
oficialajn asekurejojn por kompensi sin post ŝiaj vizitoj. En Korunjo kaj Oviedo,
la juvelistoj kaj antikvaĵistoj kutimis mallevi siajn ŝutrojn kiam ili eksciis, ke ŝi estis
en la urbo. Al la komercistoj kiuj ricevis ŝiajn vizitojn oni petis sendi la fakturon
al la Civila Domo de El Pardo kaj tiuj, kiuj kuraĝis fari tion, estis senprokraste pagitaj,
jes ja, sed tiuj fakturoj —por objektoj destinitaj al la privata kolekto de Carmen
Polo— estis pagitaj per ŝtataj monrimedoj. Al tiuj ambiciuloj kiuj volis flati la
Sinjorinon oni indikadis la specojn de donaco kiujn ili devis liveri al ŝi por ke
ĝi estu akceptebla de la edzino de Franco.
Kaj rilate al Doña Pilar, fratino de la diktatoro, ŝi ĉiam prezentis sin kiel malriĉa
vidvino, kiu neniam profitis esti fratino de la ŝtatestro. Sed fakte, la rilato kun
lia frato certigis al ŝi postenojn en la estraroj de pluraj firmaoj kiuj prosperis
pro la supozo ke Franco mem havis intereson en ili. Malgraŭ havi nur magran
vidvin-pension en 1941, kiam ŝia edzo mortis, en la 1950-aj jaroj, Pilar iĝis tre riĉa
virino. Ŝia hejmo, en eleganta Madrida kvartalo, kostis al ŝi dek du milionojn da
pesetoj. Ŝi sukcesis aĉeti loĝejojn por ĉiu el siaj dek gefiloj; ŝi povis lui du aliajn;
ŝi posedis bienon en Puentedeume, apud Korunjo; kaj ŝi havis grandan akcian
kapitalon. Ŝia plej profitdona afero estis aranĝita en 1957. Iu 81-jaraĝa fraŭdisto,
Manuel Bruguera Muñoz, falsis mapojn kaj dokumentojn, kiuj permesis al li vendi
terpecon en Madrido kiu jam havis aliajn posedantojn. Per cent mil pesetoj, Pilar
Franco aĉetis por si kaj sia amikino María Queipo de Llano, nevino de generalo
Gonzalo Queipo de Llano, la terenon en areo en plena urba evoluo (la etendo de
la stratoj O'Donnell kaj Sainz de Baranda). La advokatfirmao de José María Gil
Robles komisiis defendi la interesojn de la veraj posedantoj. Laŭ Jaime Sánchez-
Blanco, la advokato kiu traktis la kazon, Pilar uzis sian politikan influon por profiti
la plej grandan parton de la fraŭda operacio. Unue, la Madrida Urbodomo kaj la
Posedaĵ-Registro enskribis la terenon kiel apartenanta al Pilar. Kiam la esploroj
komenciĝis, la dokumentoj, kiuj establis la legitiman proprieton, malaperis kvazaŭ
magie el la Plejsupera Kortumo ĝuste kiam iu dumviva amiko de Franco, Camilo
Alonso Vega, estis ministro pri Internaj Aferoj. Kiam la trompisto Bruguera mortis,
la krimo pri falsigo estis deklarita preskripta. En 1964, kiam, kiel rezulto de la
baldaŭa urbigo de la areo, la tereno estis devige eksproprietigita, la Ministroj pri
Publika Konstruo kaj Financo zorgis, ke Pilar akiru grandan kompenson de tri
milionoj da pesetoj por parto de la tero kaj dek kvin milionoj por alia. En julio
1973, Pilar ricevis kroman kompenson de 134 milionoj da pesetoj, mon-kvanto
multe pli alta ol la komenca, post kiam la taksantoj estis informitaj ke la tero
“apartenis” al Pilar Franco.
Tiu estis unu el la plej sensaciaj kazoj de riĉaĵoj atingitaj per ne-klaraj teren-
klasifikoj. Alia ekzemplo estis tiu de la riĉeco akumulita de la falangisto José
Antonio Girón. Nomumita Ministro pri Laboro en majo de 1941, li restis en tiu
posteno dum dek ses jaroj. Ene de la reĝimo, li estis akuzita pri defraŭdo de
publikaj monrimedoj en sia programo por krei teknikajn altlernejojn, en kiuj liaj
114