Page 16 - heleco
P. 16
na, sed post dektri jaroj la geparo estis naskinta neniun
idon, oni inicis proceson de geedziĝ-nuligo atribuante al
Blanka ian malbenon kiu provokus seksan senpotencon al
Henriko. La geedziĝo estis nuligita la 2-an de majo de 1453,
ĝuste unu monaton antaŭ la senkapigo de Álvaro de Luna.
En la elektado de nova edzino por la estonta monarko de
Kastilio venkis la nobela Mendoza-klano kiu pledis pri
Johanino de Portugalio.
Sed ni provizore lasu la komplikajn aferojn de Kastilio kaj
akompanu la malfeliĉan princinon Blanka de Navario re-
vene al sia patrujo post la nuligo de ŝia edziniĝo al Henriko
de Kastilio. Ni vidos ke en la, ankaŭ hispanaj, regnoj de
Navario kaj Aragonio la situacio rilate al koruptado kaj
krimoj ne estis pli bona ol en Kastilio. Dum la 13 jaroj kiujn
Blanka pasadis en Kastilio multe ŝanĝiĝis la aferoj en Nava-
rio. Ŝia patrino, Blanka reĝino de Navario, estis mortinta, kaj
ŝia patro, la reĝo Johano la 2-a de Aragonio estis edziĝinta
al alia ino, Juana Enriquez, kiu naskis al li filon. Laŭ la di-
nastiaj leĝoj de la epoko kaj la lando, post la morto de la
reĝino Blanka, la krono de Navario apartenis al ŝia filo la
Princo de Viana. Ĉi tiu ne bone aranĝis la rilaton kun sia
patro, kiu volis konservi sian pridubindan reĝan rajton sur
Navario. En la tiamaj intrigoj ludis gravan rolon Juana En-
riquez, konspiranta favore al sia filo Ferdinando.
Resume ni diru ke estiĝis civilmilito en Navario inter la pa-
tro, Johano de Aragonio, kaj la filo, Karolo la Princo de Via-
na. Tiu kelkjara milito, en kiu intervenis ankaŭ la regno de
Kastilio, apogante foje la patron, foje la filon, por atingi te-
ritoriajn gajnojn, daŭradis ankoraŭ kiam Blanka revenis el
Kastilio post ties eksedziniĝo. Tiam ŝi dediĉigis apogi la raj-
tojn de sia frato kontraŭ la patro de ambaŭ. Fine ambaŭ mortis
en strangaj cirkonstancoj kiuj ĵetas mallumon sur Johano
de Aragonio kaj ties edzino Juana Enriquez. La filo de am-
baŭ estis poste la profitanto de tiom da krimoj, intrigoj,
maĥinacioj, konspiroj… Li estis tiu Ferdinando kiu post
kelkaj jaroj edziĝis al Izabela de Kastilio kaj ambaŭ estis
nomataj “la Katolikaj Gereĝoj”. Nun ni vidu similajn ko-
ruptadon kaj intrigojn en Kastilio por ke tiu Izabela, same
neleĝece, aliru al la trono de tiu regno.
Johanino de Portugalio naskis filinon al la reĝo Henriko en
februaro de 1462, sed du jarojn poste, kadre de la konfront-
16