Page 115 - heleco
P. 115
amikoj riĉiĝis danke al malavaraj konstru-kontraktoj. José
Solís akuzis lin je esti pli fia ol la sicilia mafio. Antaŭ lia for-
laso de la ministerio, li zorge preparis sian postan karieron.
Li estis aĉetinta domon en Fuengirola (Malago), de kie li
dediĉis sin al negocado pri nemoveblaĵoj, por kiu li havis
la helpon de Hans Hoffmann, germano kun kiu li iĝis amiko
dum la 2-a Mondmilito. Hoffmann laboris kiel interpretisto
por la Blua Divizio kaj tiam estis asignita al la ambasado
de Tria Reich en Madrido, de kie li uzis siajn ligojn kun
Girón por kolektadi informojn pri la hispana registaro,
kiujn sekve li sendadis al Berlino. Post 1945, li estis gvida
membro de la ekzilita nazia komunumo en Hispanio kaj la
esenca ligo inter kanceliero Konrad Adenauer kaj la Franco-
registaro. Pro tiuj servoj, li estis rekompencita per la nomumo
de konsulo de Germanio, unue en Algeciras kaj poste en
Malago. Dum la 60-aj jaroj, Hoffmann estis la peranto en
la aĉeto de multaj parceloj nome de la edzino de Girón,
María Josefa Larrucea. Girón ekloĝis en Fuengirola en 1949
post kiam lia amiko la urbestro kaj estro de la loka Fa-
lango devigis kelkajn kamparanojn vendi biendomon al la
edzino de Hoffmann kontraŭ dek kvin mil pesetoj. La edzino
de Girón aĉetis la teron post unu jaro per la sama kvanto kaj
entreprenis konstrui pompan domon sur parto el la tero kiu
invadis la arkeologian protekto-zonon de la araba kastelo
de Sohail. Hoffmann kaj Girón dediĉiĝis akiri ĉaletojn, aparta-
mentojn, komercajn ejojn kaj terojn. Girón profitis ankaŭ
sian amikecon kun alia falangista urbestro, Clemente Díaz
Ruiz. La havaĵoj de Girón plivaloriĝis post kiam en 1964 li
estis nomumita prezidanto de la ĵus kreita Kooperativo de Pro-
mociantoj de la Sunmarbordo, kiu altiris gravajn promoci-
antojn, bankistojn kaj hotelistojn al la areo, kiel Banús, Meliá,
Marsans, kaj la bankiero Ignacio Coca García-Gascón, kiu
havis gravajn ligojn kun la Franco-familio.
Plejmulte el tiu koruptado restis nekonata de la hispana popo-
lo pro la totala kontrolo de la inform-medioj far la reĝimo.
Tiam, iompostiom, plu pliboniĝis la situacio de tiu reĝimo
en la internacia sfero. Konscia ke hispana aliĝo al NATO
estis malfacila pro la eŭropa politika malamikeco, Franco
koncentriĝis pri plifirmigado de la rilato kun Usono. Pro geo-
politikaj kialoj, Usono serĉis la estontan kunlaboron de la
Hispana Armeo kaj la starigon de usonaj aeraj kaj mar-
115