Page 116 - heleco
P. 116
armeaj bazoj en tiu ĉi teritorio. Konsiderante la armean mal-
forton kaj strategian gravecon de la lando, kaj la politikajn
obĵetojn kontraŭ la hispana aliĝo al NATO, la Brita Stabo
konsentis ke la nura solvo estis aparta interkonsento inter
Usono kaj Hispanio. En junio 1951, Eisenhower —plejalta
komandanto de NATO—. la Pentagono kaj la Stabestroj
konsentis sendi usonan armean mision al Hispanio por negoci
interakordon. La armeaj bezonoj pezis pli ol la dubsentoj
de la britaj, francaj kaj aliaj eŭropaj membroj de NATO.
Malpli ol unu monaton poste, usonaj armeaj kaj ekonomiaj
studgrupoj de la plej alta nivelo jam estis en Hispanio.
Franco, kiu ne volis konsenti pri politikaj reformoj, aĉetis
la subtenon de Usono kun la rezigno pri la aŭtarkio. La pro-
fitoj estis enormaj: komence, la usona amikeco; longa-tempe,
ekonomia kresko. Tamen, la ŝanĝo evidentigis ian distanc-
iĝon inter Franco kaj lia reĝimo. Baldaŭ estis necesaj bone
trejnitaj teknokratoj, prefere ol iamaj kamaradoj, por
pritrakti ekonomian administradon kies komplekseco estis
preter la kompreno de la diktatoro. La usonaj skipoj senditaj
por esplori la ekonomion kaj armean pretecon de Hispanio
estis terurigitaj vidi la bedaŭran staton de ambaŭ.
En aŭgusto de 1953, estis sukcese finitaj la longaj Konkordataj
intertraktadoj kun la Vatikano. Kvankam malpli grava ol
la reĝimo asertis, la traktato estis grava paŝo al internacia
agnosko de Franco, kiu, ŝanĝe, donis al la Eklezio gvidan
rolon en edukado kaj socia moralo, same kiel konfirmi la
Katolikismon kiel oficialan religion de la ŝtato. La diktatoro
akiris la markon de legitimeco de sia duon-monarkia reĝimo,
kio permesis al li pravigi kaj la monerojn kun la legendo
“Gvidanto laŭ la graco de Dio” kaj la alprenon de la rolo de
monarko dum eniro kaj eliro de la temploj sub la baldakeno
antaŭe rezervita al la reĝoj de Hispanio.
La graveco de la Konkordato estis superita de la sub-
skribo, en septembro 1953, de la Madridaj Paktoj kun
Usono pri defendaj aferoj. La pakto signifis la kontribuon
de 226 milionoj da dolaroj en milita kaj teknologia helpo.
Interŝanĝe, Franco permesis starigon de usonaj armeaj bazoj
en kelkaj lokoj sur hispana teritorio. La ekonomia helpo estis
akompanita de postuloj kiel realisma kurzo por la peseto kaj
ekvilibra buĝeto kiu implicis ŝanĝojn en la naturo mem de la
reĝimo, kio signifis la finon de la aŭtarkio.
116