Page 117 - heleco
P. 117
La memfido de Franco tradukiĝis en pli grandan sindediĉon al liaj ŝatokupoj: ĉasado,
altamara kaj dolĉakva fiŝkaptado, golfo, okcidentaj filmoj, kiujn li spektis en sia
privata kinejo en la palaco El Pardo kaj administrado de sia bieno en Valdefuentes,
kie li kultivis tritikon, terpomojn kaj eĉ tabakon. Ĉar li havis aliron al la labor-
istoj kaj maŝinaro de la Agrikultur-ministerio, Valdefuentes iĝis ege profitdona
entrepreno. Li ĉiam lasis siajn ministrojn okupiĝi pri la teknika parto de iliaj
ministerioj, por riĉigi sin aŭ simple por esti efika aŭ eĉ nekompetenta, dum li
diktis la larĝajn liniojn de politiko, precipe ekstera politiko. Post 1953, li ĉiam pli
kaj pli lasis la monotonecon de la ĉiutaga regado al aliaj kaj daŭre ignoris korupton,
ĉu en siaj politikaj pozicioj aŭ en sia familio, kondiĉe ke la koruptuloj montru
absolutan lojalecon al li.
En 1954 finiĝis la konstruado de la kripto de la Valle de los Caídos (Valo de la
Falintoj), kiu estis por Franco obsedo, ia sekreta pasio. Ĝi reflektis la ideon de la
diktatoro pri li mem kiel historia figuro egale al Filipo la 2-a. Ĝi estis kolosa entre-
preno, ĉizita el solida granito, 262 metrojn longa kaj 41 metrojn alta ĉe la transepto.
Tie ekis multaj el la grandaj konstru-entreprenoj de la frankisma epoko: Banús,
Agromán kaj ĉefe Huarte, kiuj ricevis la konstru-kontrakton de la monumenta
kruco, finita en septembro de 1956, kun pezo de 181.620 tunoj, 150 metrojn alta
kaj brakoj 46 metrojn longaj.
Franko alfrontis la opozicion de la monarkiistoj kiuj memorigis al li ke li rompis
la promeson restarigi la monarkion. Krome, Don Juan alfrontis la diktatoron pri la
edukado de Juan Carlos ĉar li volis ke lia filo faru siajn universitatajn studojn en
Loveno, dum Franco volis ke li studu en hispanaj universitatoj kaj armeaj aka-
demioj kaj, finfine, sub la ombro de Franco mem. Ĉi tiu deklaris ke tiuj kiuj volus
regi Hispanion devus esti edukitaj en Hispanio, kio signifis ke Don Juan ne estis
en la restarig-planoj kaj endanĝerigis la restablon de la monarkion. Fakte, Franco
uzis la terminon “establado” por substreki ke ne estos restarigo de la Burbona
linio, sed nur la altrudo de frankisma monarko, kiu devus esti elektita kaj trejnita
por garantii la kontinuecon de la reĝimo. Maltrankviligita pro la ebleco de rompo
kun Franco, Don Juan cedis. Al la Falangaj funkciuloj estis garantiitaj bone pagitaj
postenoj kaj diversaj avantaĝoj, same kiel la daŭrigo de la unupartia reĝimo,
ŝanĝe de ilia akcepto de la monarĥio. Same, la monarkistoj devis akcepti ke la
monarkio estus restarigita nur ene de la frankisma reĝimo. Franko ŝajnis ne zorgi
pri la grandaj problemoj de la ŝtato, la plej grava el kiuj estis la persisto de inflacio
kombinita kun ekonomia stagnado. Li okupiĝis pri ĉasoj kiuj iĝis famaj kiel la
epicentro de la korupto de la reĝimo. La ministroj ne povis foresti el la kliko de
la diktatoro, kiu ŝajnis ne ĝeni, ke ili neglektas registarajn aferojn. La entrepren-
istoj sponsoris multekostajn ĉasojn por proksimiĝi al ministroj.
En Aprilo de 1956, Franco subskribis kun profunda bedaŭro la sendependec-
deklaron de la maroka protektorato de Hispanio. Kaj estis aliaj problemoj. Franco
devis alfronti la konstantan kontraŭdiron inter la falangistoj kaj la monarkistoj.
117