Page 118 - heleco
P. 118
Krome, la liberalaj iniciatoj en la universitatoj de la Ministro
pri Edukado, Joaquín Ruiz-Giménez, pliintensigis la streĉit-
ecojn ene de la reĝimo. La Hispanaj studentoj, eĉ maldekstr-
emaj kaj liberalaj, venis preskaŭ ekskluzive el riĉaj etburĝaj
familioj kaj ne povis esti submetitaj al la brutala subpremo
per kiu la laboristaj strikistoj estis kutime punitaj. Sed
Franco ne havis flekseblecon por lerni pri tiuj novaj fortoj.
Tial li tute erare interpretis studentan maltrankvilon ne
konsiderante ĝin simptomo de la defaziĝo de la reĝimo
rilate al la hispana socio. Sed li devis alfronti la indicon ke
la plimulto de la studentoj konsideris la politikajn kaj
armeajn aŭtoritatojn nekompetentaj kaj malmoralaj. Ĉar
li ne pripensis la enkondukon de reformoj, Franco taksis
la malkontenton kiel perturbon. Post la publikigo de iu
universitata manifesto de komunisma inspiro en februaro,
okazis manifestacioj de progresemaj studentoj de la Univer-
sitato de Madrido, kiuj estis disrompitaj de perfortaj grupoj
de falangistoj. La radikaluloj de la Gvardio de Franco el-
laboris liston de “perfiduloj”, inkluzive de Ruiz Giménez,
kio kaŭzis la indignon de pluraj famaj generaloj, inkluzive
de la Ministro de la Armeo, Agustín Muñoz Grandes, kiuj
persone esprimis sian malkontenton al Franco.
La plej granda lerteco de Franco ĉiam estis kredigi ĉiujn
grupojn en la frankisma koalicio, ke li vere subtenas ilin.
Tio konfirmis la diktatoron kiel la arbitraciiston tenantan
la sistemon kune. Sed la kontraŭdiroj inter falangistoj
kaj monarkistoj pli kaj pli malfaciligis la ekvilibron sur
kiu baziĝis lia persona politika potenco. Krome, ankaŭ
la korupta konduto de lia familio vekis malakcepton en
la reĝimaj fortoj. Ekde kiam la filino de Franco geedziĝis
kun Martínez Bordiú, Doña Carmen ĵetis sin en la altan
socion kaj fordonis sin al sia pasio por juvelaĵoj kaj
antikvaĵoj, kiuj igis ŝin akiri la moknomon “Doña Collares”
(La Sinjorino de la Kolieroj).
En la baraktado de Franco por sin teni ekvilibre inter la
kontraŭdiraj fortoj sur kiuj sin apogis lia reĝimo ludis gra-
van rolon la ministro Luis Carrero Blanco kiu, dum la 50-aj
kaj 60-aj jaroj, rolis kiel sekretario de la diktatoro, kaj estis
li kiu elpensis la formulon de interakordo inter la diversaj
frankismaj fortoj dum la fina etapo de la diktaturo. Tiu
formulo estis krei la leĝdonan kadron por aŭtoritatema
118