Page 119 - heleco
P. 119
monarkio por certigi la supervivon de la frankismo post
la morto de la diktatoro. Siavice Carrero Blanco havis sian
propran asesoron por tiu tasko. Temis pri Laureano López
Rodó. Ĉi tiu apartenis al iu nova forto kiu estis akirante
tiam egan influon en la frankisma kadro, la t. n. Opus Dei,
ia kvazaŭ religia ordeno kreita de José María Escrivá de
Balaguer, kiu povas esti plenrajte envicigita en la liston
de tio kion ni nomis “operet-roluloj”.
López Rodó estis kreanta administran maŝinon, kiu ebligus
trakti la kompleksajn teknikajn problemojn de moderna
ekonomio, kiuj estis tute nekompreneblaj por Franco.
Ĉi tiu devis agnoski ke Hispanio, krom la senbrida inflacio,
havis same katastrofan pag-bilancon, parte pro la netaŭgeco
de liaj ministroj, sed ankaŭ pro lia obstino en la konserv-
ado de la aŭtarkio. La neatentemo de Franco al administraj
detaloj estis permesinta ke la troa ministra elspezo estu
traktita per presado de mono. Franco ne komprenis la
damaĝon kaŭzitan de la aŭtarkio aŭ ke Hispanio havis
bezonon de kompleksaj ekonomiaj teknikoj. Li kontraŭvole
akceptis la ideon de komerca liberaligo kaj integriĝo de
Hispanio en la Organizon por Eŭropa Ekonomia Kunlaboro
kaj la Internacia Mon-Fonduso. Restrukturante sian regist-
aron en februaro 1957, li plue cedis sian personan kon-
trolon sur la hispana politiko; tiu kabineta krizo markis la
komencon de la transiro de Franco de aktiva diktatoro
al simbola figuro.
La novaj planoj estis ellaboritaj, kiel dirite, kunlabore kun
la ĉiam pli influa Carrero Blanco, kies scipovo pri ekono-
mio estis same rudimenta kiel tiu de lia estro. Tamen, li
povis fidi je la talento de López Rodó. La longperspektivaj
implicoj de la kabinetŝanĝoj rekomenditaj de la juna Opus
Dei-ano iris preter tio kion Franco antaŭvidis. Ili kaŭzis
ne nur la politikan senarmiĝon de la Falango, sed ankaŭ,
dum du jaroj, la forlason de la ekonomia politiko de Franco
kaj la alprenon de la moderna kapitalismo, kiu alportis
enorman investon de fremdaj kapitaloj, industriigon, de-
lokiĝon de la loĝantaro, urbanizadon kaj grandan evoluon
de la edukado. Franco kaj la Falango iĝis historiaj anakron-
ismoj, kvankam la diktatoro fine atribuis al si la meriton
de la ekonomia evoluo, kiel li estis farinta pri “lia milit-
tempa neŭtraleco”. La fino de aŭtarkio estis atingita per
119