Page 120 - heleco
P. 120
la inkludo de la “teknokratoj”, kies rolo estis enkonduki Hispanion en la tut-
mondan ekonomion. La nova Ministro pri Financoj, Mariano Navarro Rubio,
estis katolika advokato kaj direktoro de la Banco Popular, kontrolita de la Opus
Dei. La nova Ministro pri Komerco estis Alberto Ullastres Calvo, profesoro pri
ekonomiko kaj, kiel López Rodó, membro de la Opus Dei, kies voto de mal-
riĉeco distingis lin de lia antaŭulo. Estis dirite ke tiu triopo formis sinistran
blokon kontrolitan fare de speco de katolika framasonismo. Certe estas, ke, dum
la sekvaj jaroj, ili metis la bazojn por la supervivo de la reĝimo per ĉi ties
ekonomia kaj politika transformiĝo, kiu nutris la rankoron de la Falango, tiam
marĝenigita, kiu akuzis ilin pri forrabo de la ŝtat-estro kaj la reĝimo. En la nova
situacio, desegnita de López Rodó, la diktatoro, eĉ se li estus io pli ol ŝtatestro kun
nur protokolaj funkcioj, li havus malpli da partopreno en la ĉiutaga administrado
de la Registaro. La Registaro iĝis pli administra kaj malpli politika.
Printempe de 1957, la perdo de aĉetpovo de la laboristoj generis alian ondon da
strikoj. Franco vidis malantaŭ la labor-konfliktoj la manon de komunistaj agitantoj
kaj framasonoj. Li konsideris ke parolado pri nesufiĉaj salajroj kaj malsato
estis fremda propagando. Ankaŭ en la printempo de 1958 okazis plia ondo da
strikoj en la Asturiaj minejoj kaj en Katalunio, kiujn la diktatoro denove atribuis
al eksterlandaj agitantoj kaj laborista mallaboremo. Sed li pli kaj pli delasis la
registar-laboradon por dediĉiĝi al siaj ŝatokupoj. La tiama regantaro, gvidata de
Carrero Blanco kaj subinspire de López Rodó, estis preparante, en la politika
kaj leĝa terenoj, la monarkion kiu devus sukcedi la frankismon kaj senpotencigi
la falangismon. Fine de aŭtuno, la nova Papo Johano la 23-a entreprenis liberal-
igon de la Katolika Eklezio kiu kaŭzos gravajn problemojn por Franco kaj kiu,
kombinita kun la kreskanta partopreno de hispanaj klerikoj en la movado de
"laboristoj-pastroj", markis la finon de la monolita faŝismo de la Eklezio.
Komence Franco rezistis akcepti la Stabilig-planon kiun proponis ministro
Ullastres. Li suspektis, ke post kiam li finance dependos de internacia bonvolo,
li eble estos premata al politika reformo aŭ eĉ eksiĝo. Sed Ullastres venkis la
malamikecon de la diktatoro montrante al li kiom proksime Hispanio estis al
bankroto. La Stabiliga Plano adoptita la 6-an de marto 1959, la nova mal-
plivalorigo de la peseto kaj la redukto de la publika elspezo havis gravajn sociajn
sekvojn. Multaj kompanioj estis devigitaj fermiĝi, kio pliigis la senlaborecon.
Tamen, malgraŭ ministra opozicio al la buĝet-reduktoj, Franco apogis la politikon.
Li akceptis la teknikajn argumentojn, ĉar la aferoj estis de komplekseco preter
lia kompren-kapablo. En la sama tempo, li permesis al la monarĥistoj de sia
kabineto desegni sian propran konstitucian skemon por sukcedado. Carrero
Blanco donis al li la unuan skizon la 7-an de marto 1959, instigante lin por
kompletigi la konstitucian procezon por ke la reĝo ne heredu lian potencojn
kun la ebleco ŝanĝi ĉion. Ne dezirante fari ion ajn, kio povus akceli sian
propran foriron, Franco lasis la projekton de Konstitucio netuŝita dum pliaj ok
120