Page 121 - heleco
P. 121
jaroj. Lia konvinko ke esence nenio ŝanĝiĝis estis konfirmita
per la festadoj de la dudeka datreveno de la fino de la
Civita Milito, kiu inkludis la inaŭguron de la Valo de la
Falintoj la 1-an de aprilo. La ĝojo de Franco tute ne reflektis
la humoron de la plej multaj hispanoj. La laborista klaso
pagis la sociajn kostojn ĉar salajroj estis frostigitaj, la sen-
laboreco altiĝis kaj estis manko de bazaj konsumvaroj.
En la malfruaj 1950-aj jaroj, ekzistis revigliĝo de kaŝa sindi-
kata agado, organizita fare de katolikaj grupoj same kiel
la Komunista Partio kaj aliaj maldekstremaj formacioj.
Franco pensis ke Hispanio denove estis sieĝita fare de la
internacia komunismo kaj framasonismo. Sed, verdire, la
laboristaj konfliktoj de tiuj jaroj tute ne havis politikan
karakteron; temis pri nuraj depostuloj pri salajro-altiĝo.
Krome la popolo sciis nenion pri la internaj bataloj de la
reĝimo rilate al la afero de la sukcedado de Franco. Fakte, la
Komunista Partio de Hispanio estis jam rezigninta de antaŭ-
longe la bataladon kontraŭ la reĝimo de Franco pere de
la geriloj. Ekde la jaro 1956 tiu kom.partio estis al-
preninte la politikon tiel nomatan de “Nacia Repaciĝo”,
t. e. la sola batalado kiun ĝi postulis estis tiu, kiel la strikoj,
kiuj estas leĝe permesitaj en ĉiuj demokratiaj landoj.
Cetere, la frankisma reĝimo ĝuis tiam je normala inter-
nacia akcepto, ĉefe post la subskribo de la Konkordato
kun la RomKatolika Eklezio kaj la militista pakto kun
Usono. Ĝuste fine de la jaro 1959 vizitis Hispanion la usona
Prezidento Eisenhower. La vizito, la unua de usona prezi-
dento al Hispanio, simbolis la definitivan rehabilitadon
de Franco post jaroj da ostracismo kaj lia akcepto kiel
aliancano de Usono. Eisenhower surteriĝis en la usona
aerbazo Torrejón de Ardoz, apud Madrido, kie li estis
akceptita de la diktatoro. Dum la vojaĝo inter la bazo kaj
Madrido, la du ŝtatestroj estis vivuitaj de preskaŭ miliono
da homoj; Eisenhower kaj Franco promenis tra la ĉefaj
stratoj de la hispana ĉefurbo en malferma aŭto.
La restado de Eisenhower en Hispanio ne estis tre longa:
li forlasis Hispanion matene de la sekva tago. Ĉi tiu vizito
estis la plej alta punkto atingita de Franco en internacia
politiko. La esprimoj de admiro de la emocia Franco por
Usono igis la fratinon de la diktatoro komenti: “Se Hitler
kaj Mussolini povus aŭdi lin!”.
121