Page 122 - heleco
P. 122
Ade oni devas memori ke, kvankam nia raportado temas pri la korupto en Hispanio, ni
devas atenti ankaŭ pri la faktoj kaj eventoj de la epoko en kiu la koruptado okazis; ĝi
estas la fono aŭ scenejo sur kiu disvolviĝas tiu opereto kiu estas la korupto en
Hispanio. Nu, ni priskribu la duan kaj lastan etapon de la frankisma reĝimo, kiu,
laŭ la arbitra divido kiun ni faras, komencas en la jaro 1960. Tiam, la frankisma
reĝimo estis spertinte, eĉ se la popolo ne perceptis tion, ian evoluon aŭ mutacion, se
ne de la diktatoreca naturo de la frankismo, jes ja de la fortoj kiuj demarŝis la
politikan potencon de la reĝimo. Konkrete, la faŝism-tipa Falango estis perdinte
influon profite al la Opus Dei, ia speco je katolika masonaro, ĉu filio de la tradicia,
klasika framasonaro?, eble… aŭ eble ne… sed ĉiukaze plendediĉita al la sama
celo, t. e. la konservado de la burĝa, kapitalista sociekonomia sistemo.
Al tiu Opus Dei apartenis, en tiu jaro 1960, la ĉefaj ministroj de la registaro de
Franco, kies fakta gvidanto estis Luis Carrero Blanco. En la ekonomia kampo, la
klopodoj de Ullastres kaj Navarro Rubio komencis doni fruktojn ekde tiam.
Franco, atribuis al sia genieco kaj prudento la “ekonomian miraklon” kiu estis
rezulto de liberala ekonomio kaj integriĝo en la internacian kapitalist-sistemon,
kiun li estis kondamninte ekde 1939. Ĉar krome estis epoko de daŭra internacia
ekonomia kresko, eblis la eksportadon de troa labor-forto, plejparte al norda
Eŭropo, kio generis sendaĵon de fremda valuto al Hispanio kaj ankaŭ produktis
potencan turisman industrion por germanoj, francoj kaj britoj kiuj provizis
Hispanion per valoraj valutoj. Al la kontraŭkomunismo kiu alportis la usonan
helpon meze de la 1950-aj jaroj aldoniĝis la altiro al eksterlandaj investantoj la
ekzisto de subpremaj laborleĝoj en Hispanio, same kiel la facileco por la re-
patriigo de profitoj; Hispanio iĝis dolĉa celo por eksterlandaj investoj en la
fruaj 1960-aj jaroj.
La teknokratoj estis tre fortigitaj per la relativa sukceso de la Stabiliga Plano.
La ekonomiaj ŝanĝoj implicitaj en iliaj politikoj kaŭzis la senesperon de la
Falango. La 19-an de decembro de 1960, Navarro Rubio anoncis la unuan
Planon pri Disvolvigo, kiu estis preparita kunlabore kun la Monda Banko. Sed
la reĝimo estis malvolonta fari ŝanĝojn al sia politika formo de diktaturo. En
122