Page 123 - heleco
P. 123
februaro 1961, Carrero Blanco prezentis raporton en kiu li avertis pri la bezono mal-
akcepti ĉiun usonan premon favore al politika liberaligo. Franco ŝajnis nekonscia
ke liaj malamikoj ne estis tiuj de 1936, sed junaj laboristoj pretaj striki kontraŭ
longaj horoj, malaltaj salajroj kaj danĝeraj kondiĉoj, kaj progresemaj eŭskaj kaj kata-
lunaj studentoj kaj pastroj kiuj denuncis la kontraŭ-naciisman subpremon.
Krom la teknokratoj de la Opus Dei, aliaj elstaraj administrantoj de la reĝimo en
la 1960-aj jaroj, kiel Manuel Fraga kaj Torcuato Fernández-Miranda, kutimis difini
sin kiel falangistojn, sed estus pli ĝuste difini ilin kiel meritokratiaj oficialuloj.
La teknike kompetentaj oficialuloj kiuj elstaris inter 1957 kaj 1973 estis konsideritaj
“nepolitikaj” laŭsence ke ilia ĉefa zorgo estis la efika administrado prefere ol lojaleco
al specifa frakcio de la reĝimo. En situacio de kreskanta prospero, la sola minaco
al la kontinueco de la diktatoro ŝajnis esti lia sano, kvankam la socia malordo de-
ĉenigita de la ekonomiaj transformoj donis flugilojn al la opozicio en la fabrikoj,
la universitatoj kaj la regionoj. Ĉasakcidento kiu okazis fine de 1961 vekis panikon
pri la morto de Franco. La ĉaspafilo de la diktatoro eksplodis, kaŭzante gravajn vun-
dojn al lia maldekstra mano. La zorgo por la estonteco estis pliigita kiam grandaj
strikoj ekis printempe de 1962 en Asturio kaj en egparto el la norda industrio.
Por konservi la impeton de la ekonomiaj reformoj iniciatitaj fare de la tekno-
kratoj, la ministro pri Eksteraj Aferoj Fernando María Castiella kaj la financ-ministroj
konvinkis Franco-n permesi al Hispanio peti membrecon de la Eŭropa Ekonomia
Komunumo. Fine, la EEK konsentis intertrakti ekonomian interkonsenton, sed insistis
ke, antaŭ ol pripensi ajnan politikan ligon, estus necese enkonduki gravajn kons-
tituciajn ŝanĝojn en Hispanio. La rifuzo de la Eŭropa Komunumo okupiĝi pri
politikaj intertraktadoj konvinkis al Franco ke Hispanio daŭre estis ĉirkaŭata de
malamikaj fortoj celkonsciaj faligi lin, ideo kiu estis plifortigita per la ekapero de
strikoj en asturiaj minejoj kaj en la eŭska ŝtalindustrio printempe de 1962. Estis
farita amasa kaj brutala deplojo de la Civil-Gvardio kaj de la polico kontraŭ la
ministoj kaj ties virinoj, sed malgraŭ tio la strikoj disvastiĝis al Katalunio kaj
Madrido, kaj ne ĉesis pro la subpremo, sed pro la salajraltigoj, kio konsistigis
sukceson por la renaskiĝanta laborista movado. En la ekonomia reviviĝo, kiu
sekvis la severecon de la Plano pri Stabiligo de 1959 ĝis 1961, la venko de la
laboristoj pruvis, ke ŝtataj entreprenoj kaj industriistoj de la privata sektoro pretis
pagi cele eviti interrompon de sia valora produktado. Franco denove atribuis la agit-
adon al eksteraj agentoj kaj estis perpleksa pro la apogo de multaj pastroj al la
labor-istoj, ĉefe en Eŭskio. Rilate al la konflikto, li reprenis la vortprovizon de la
Civila Milito pri la “malamiko” kaj fremdaj komunistaj kaj framasonaj agitantoj.
La malsukceso de la reĝimo en siaj provoj alproksimiĝi al EEK kaj la strikoj de
1962 altiris la simpatiojn de Eŭropo al la kontraŭfrankisma opozicio. Por profiti
tion, proksimume okdek monarĥistoj, katolikoj kaj elrevigitaj falangistoj, loĝantaj
en Hispanio, renkontiĝis kun 38 ekzilitaj socialistoj kaj eŭskaj kaj katalunaj naciistoj
en Munkeno en la 4-a Kongreso de la Eŭropa Movado de la 5-a ĝis la 8-a de
junio 1962. La renkontiĝo, finiĝis per modera kaj paca deklaro postulanta la
123