Page 124 - heleco
P. 124
politikan evoluon de Hispanio. Franco ekkoleris pri tio, kion
li vidis kiel komploto por subfosi la reĝimon fare de fra-
masonoj, judoj kaj katolikoj, kaj insistis pri suspendo de
la malabundaj konstituciaj garantioj tiam ekzistantaj. Multaj
el la hispanaj delegitoj, inkluzive de Dionisio Ridruejo kaj
José María Gil Robles, estis arestitaj kaj deportitaj pro sia
partopreno en tio, kio estis malestime nomita “la Munkena
Konkubado” (Contubernio de Munich, en la hispana lingvo),
kaj en la publikaj amaskomunikiloj kaj en publikaj paroladoj
de Franco. Munkeno ŝajnis pravigi komunistajn asertojn,
ke ilia politiko de “nacia repaciĝo”, adoptita en 1956, estis
fruktodona per la kreado de ampleksa fronto de kontraŭ-
frankismaj fortoj. Krome, post la Dua Vatikana Koncilio en
1959, estis indicoj de konflikto kun la Romkatolika Eklezio.
La encikliko Mater et Magistra de la papo en 1961 maltrankvil-
igis radikalulojn en la frankisma kabineto per ĝia postulo
pri justaj salajroj kaj humanaj kondiĉoj por la laboristoj,
redistribuaj impostoj kaj sindikataj rajtoj.
La reago de Franco al la Munkena Konspiro estis grava eraro.
Castiella kaj la hispanaj ambasadoroj en Parizo, José María
de Areilza, kaj en Vaŝingtono, Antonio Garrigues, informis
lin pri la damaĝo kaŭzita. Ĉiam atentema pri minacoj al lia
supervivo, la diktatoro respondis per grava registara reorga-
nizo. La ekonomia linio de la teknokratoj firmiĝis per la nom-
umo de la dinamika Gregorio López-Bravo, 38-jara, kiel Minis-
tro pri Industrio. Aliaj pli “progresemaj” teknokratoj de la
Opus Dei anstataŭigis falangistojn: Manuel Lora Tamayo
kiel Ministro pri Edukado kaj Jesús Romeo Gorría kiel Minis-
tro pri Laboro. Ĉefa ŝanĝo estis la promocio de Manuel Fraga
Iribarne kiel Ministro pri Informado por ripari la damaĝon
kaŭzitan de la gazetara reago al la Munkena Konspiro.
Por konservi sian politikan potencon, Franco metis sian espe-
ron sur kombinaĵo de brutala subpremo kaj pli da ekono-
mia kresko. Daŭre oftis la arestoj kaj torturo de maldekstr-
emaj aktivuloj. Nova ondo de strikoj en Asturio kaj Kata-
lunio dum la monatoj de aŭgusto kaj septembro de tiu jaro
1962 estis kontraŭbatalita per severa polica agado. Dume,
konstru-spekulistoj, kiuj koluziis kun altrangaj publikaj ofic-
istoj, amasigis grandegajn riĉaĵojn. En Barcelono, dum la
mandato de urbestro Josep Maria Porcioles, la urbo-domo
reklasifikis privatajn kaj publikajn proprietojn kiel sportejojn
kaj eksproprietigis terenojn. Poste, la notari-oficejo de
124