Page 17 - heleco
P. 17
ado inter la nobelaj familioj de Kastilio kiuj konkurencis por la politika kontrolo
de la regno, oni komencis pridubi la patrecon de la reĝo rilate al la infanino al kiu
oni aplikis la kromnomon “Beltraneĥa” kio, en la lingvo de la lando signifas eks-
terleĝa filino de Beltrán. Temis pri Beltrán de la Cueva, Konestablo de Kastilio,
grafo de Ledesma, Superulo de la ordeno de Sankta Jakobo kaj favorato de la
reĝo. La nobeloj kiuj enviis tiujn postenojn kaj aspiris al ili: Juan Pacheco,
Alfonso Carrillo, ĉefepiskopo de Toledo, k. a. inventis la novaĵon ke la princ-
ino Johanino, fakte, estis filino de Beltrán kaj ne de la reĝo. La afero povis re-
zulti kredebla tial ke la reĝo Henriko estis gajninta al si famon je seks-sen-
potenca. En la konspiro partoprenis ankaŭ Izabela de Portugalio, la vidvino de Jo-
hano la 2-a. Ŝia filo Alfonso estis proponita de la ribeluloj kiel legitima hered-
onto de la kastilia trono. Kompreneble, estis ankaŭ partianoj de la legitimeco de
la princino Johanino: la Mendoza-klano k. a. Se ni konsideras ke laŭlonge de la
konfliktoj okazintaj en la regno dum la sekvintaj 12 jaroj pri ĉi tiu afero, la parti-
anoj de ambaŭ teorioj pri le legitimeco de Johanino ŝanĝis sian teniĝon, ni de-
vas konkludi ke la afero gravis nenion por tiuj koruptaj altranguloj, kaj ke ili
kondutis nur laŭ la konveno de siaj interesoj kaj ambicioj.
Ĉiukaze la aventuro de la princo Alfonso, frato de la reĝo, rezultis fiasko; li ĉesis
esti interesa por la konspirintoj kiam la reĝo konsentis apartigi la ministron Bel-
trán kaj akceptis aliajn postulojn de la ribelintoj. En 1468, Alfonso mortis, eble
venenita. Lia patrino freneziĝis; verdire, la konspiroj en kiuj ŝi intervenis alpor-
tis al ŝi nur malfeliĉon. Sed de tiam komenciĝis tio kion ni povas nomi la
politika kariero de Izabela, la fratino de Alfonso kaj patra fratino de la reĝo. Ŝi iĝis
reĝeca alternativo por la interkonkurantaj nobelaj klanoj, kaj estis multaj planoj orga-
nizi ŝian edziniĝon laŭmaniere ke ĝi favorus aŭ ne ŝiajn pretendojn al la krono
kaj al la interesoj de la intrigantaj klikoj. Fine ŝi, kontraŭ la volo kaj la planoj
de sia frato la reĝo aranĝis sian edziniĝon al Ferdinando de Aragonio, filo de
Johano la 2-a de Aragonio kaj de Juana Enriquez, kies malhonesta konduto en la
afero de Navario ni jam priskribis. En ĉi tiu intrigo Izabela ĝuis la apogon de la ĉef-
episkopo Carrillo, sed ĉi-foje ne de Juan Pacheco, kiu tiam estis rolante kiel
privato de la reĝo kaj, en iu de tiuj alianco-ŝanĝoj tre oftaj en tiuj intrigoj, estis al-
proksimiĝinta al la nobelaj klanoj apogantaj la legitimecon de Johanino.
Ni ne povas dediĉi pli detalan atenton al tiuj konspiroj kaj alianco-ŝanĝoj. Ni diru
ke la personoj kiuj rolis en tiuj konfliktoj povas inspiri nur naŭzon al la homoj kiuj
pensas ke la politiko devas esti servo al la popolo kaj ĉi ties bonstato. Eble la plej
honesta kaj pacema inter la protagonistoj de tiuj konfliktoj estis la reĝo Henriko la
4-a. Li ĉiam klopodis eviti la militajn interfrontiĝojn kaj estis preta interakordi kun
siaj kontraŭuloj. Laŭeble, li penis defendi la rajtojn de sia filino, sed klopodante
eviti militajn konfliktojn. En tiuj bataloj kiujn li ne povis eviti, okaze de venko, li,
male ol siaj malamikoj, ne kondutis venĝeme. La hispanoj malaprezis lin ĝuste pro
tio; liaj samtempanoj akuzadis kaj insultadis lin asertante ke li protektadis la ju-
17