Page 125 - heleco
P. 125
Porcioles administris la necesajn konstru-permesojn por la
konstru-firmao de Josep Maria Figueras, kies bofrato, hazarde,
estis la delegito de la Municipa Servo de Urboplanado. En
la provinco Valencio, inter 1960 kaj 1975, dum la tempo kiam
la falangisto Adolfo Rincón de Arellano funkciis kiel guberni-
estro, la nombro de loĝantoj pliiĝis je unu miliono, ating-
ante tri milionojn. La sekva urba ekspansio kaŭzis grandan
spekuladon kaj la aperon de riĉaĵoj atingitaj per la trafiko
de permesoj kaj licencoj.
La barbara karaktero de la reĝimo ĝenerale kaj de Franco
konkrete evidentiĝis per la proceso kaj ekzekuto de la komun-
isto Julián Grimau en 1963, kiu provokis ondon da manifes-
tacioj kontraŭ la frankismo en la ĉefaj urboj de Eŭropo kaj
Ameriko. Bedaŭrinde por la reĝimo, la proceso de Grimau
koincidis kun la grava reformisma encikliko Pacem in Terris
de la Papo Johano la 23-a, kiu defendis homajn rajtojn kiel
liberecon de asociiĝo, sinesprimo kaj politika partopreno,
kio reasertis la konvinkiĝon de Franco, ke la Vatikano estas
nesto de framasonoj kaj komunistoj. Malgraŭ la internaciaj
postefikoj, li insistis ke Grimau mortu. La sekva reago de
internacia rifuzo subfosis la klopodojn plibonigi la bildon
de la reĝimo. Kvar monatojn poste, post mallonga proceso,
du anarkiistoj, Francisco Granados Gata kaj Joaquín Delgado
Martínez, estis ekzekutitaj per garroto pro sia supozita
implikiĝo en bombatako sur la Madrida policĉefstabejo.
La internacia klamado, kvankam pli milda ol en la kazo
Grimau, estis konsiderinda.
Tiaj politikaj eraroj, kune kun ekonomia ŝanĝo, vundis la
reĝimon. Eĉ la Falanĝo estis malpli fidinda: ĝia gvidado
konsistis el korupta gerontokratio kaj ĝiaj pli junaj membroj
estis cinikaj kaj ambiciaj funkciuloj. Ankaŭ la liberaligo de
la Eklezio sekvanta la Duan Vatikanan Koncilion havis sian
efikon; la novaĵo, ke la progresema kardinalo Montini estis
elektita kiel papo, kun la nomo de Paŭlo la 6-a, atingis
Franco-n dum registar-konsilio la 21-an de junio 1963 kaj
igis lin ekkrii amare: “Duŝo da frida akvo”. Kun moto el-
pensita de Fraga, “Dudek kvin jaroj da Paco”, dum 1964 estis
organizitaj kolosaj festoj, je ega kosto, por la datreveno
de la fino de la Civita Milito. Hagiografiaj libroj kaj arti-
koloj estis publikigitaj kiuj klopodis transformi Franco-n,
kies legitimeco antaŭe baziĝis sur milita venko, en para-
digmon de paco. En aprilo, la festado estis senbriligita per
125